El Popola Ĉinio>头条新闻>

Validiĝis nova fervojreta plano

| 2016-01-11
Bookmark and Share

 

    En la 10a de januaro la ĉina fervojreto komencis efektivigi la novan planon. Oftas la adaptiĝo de la plano, kaj estis malpli ol duonjaro inter la freŝa kaj la antaŭa. Fervoja laboranto diris, ke la adaptiĝo estas por kontentigi la postulojn de pasaĝeroj, altigi efikecon kaj optimumecon. En tiu ĉi adaptiĝo la nombro de dudirektaj servoj de trajnoj de la tuta lando kalkuliĝas al 3 142, interalie 1 980,5 estas altrapidaj vagonaroj, kiuj okupas pli ol 60% de la totala nombro.

 

    La plej granda ŝanĝo restas sur la ĵus malfermita fervojo inter Jinhua kaj Wenzhou. Antaŭ la adaptiĝo estis kelkaj paroj da trajnoj ĉiutage, kaj nun estas 19,5 paroj da motorvagonaroj inter la du urboj. Estas sep paroj da ekspresaj trajnoj de Wenzhou ĝis Guiyang, Changsha, Nanchang kaj Wuhan. Aldoniĝis 5,5 paroj da motorvagonaroj inter Wenzhou kaj Hongqiao de Ŝanhajo. Aldoniĝis kvin paroj da motorvagonaroj inter Wenzhou kaj Suda Nankino. Entute 12,5 paroj da trajnoj estis aldonitaj kaj kuras inter Wenzhou kaj Hangzhou.

 

    La nova plano ankaŭ aldonas ŝancojn por vojaĝantoj dum la ferioj de la Printempa Festo: la 4an de januaro rekomenciĝis trajnbileta vendado por kelkaj vagonaroj, kiuj portempe ne kuris pro la adaptiĝo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments