El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua ĉina polusa fiks-ala aviadilo transflugis la plej altan regionon en Antarkto

| 2016-01-12
Bookmark and Share


Je la 17-a horo kaj 54 minutoj de la 9-a de januaro laŭ la loka tempo (je la 20-a horo kaj 54 minutoj laŭ la pekina tempo) "Xueying-601" transflugis Kunlun-stacion en Antarkto.

 

    Posttagmeze de la 9-a de januaro laŭ la loka tempo, la unua ĉina polusa fiks-ala aviadilo "Xueying-601" transflugis Kunlun-stacion en la plej alta regiono de glacikrusto en Antarkto. Post flugado de 2 623 kilometroj en 9 horoj kaj 4 minutoj ĝi revenis al Zhongshan-stacio.

 

    La ĉi-foja flugado ĉiuflanke konfirmis dinamik-sistemon, reg-sistemon kaj flug-aŭtonomecon de la aviadilo kaj ĝian teknikan kapablon adaptiĝi al antarkta altebenaĵa medio. La avangardaj scienc-ekipaĵoj portitaj de la aviadilo rikoltis valorajn sciencajn donitaĵojn.

 


Je la 17-a horo kaj 54 minutoj de la 9-a de januaro laŭ la loka tempo (je la 20-a horo kaj 54 minutoj laŭ la pekina tempo) "Xueying-601" transflugis Kunlun-stacion en Antarkto.

 

    Kunlun-stacio, kun altitudo de pli ol 4 000 metroj kaj distanco de pli ol 1 200 kilometroj for de marborda linio, situas en la glacikupolo A, kulmino de glacikrusto en Antarktio. Tie, kie la jara averaĝa temperaturo estas 58.4 gradoj sub nulo, estas unu el la plej malbonaj regionoj de Antarkto rilate al natura medio.

 

    Post sia ekfunkciigo, la aviadilo "Xueying-601" liveros al la polusa esplorado de Ĉinio aeran platformon kun internacia avangarda nivelo kaj ludos gravan rolon por rapida transportado, urĝa savado, scienca sondado kaj aliaj esploradoj en poluso.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments