El Popola Ĉinio>头条新闻>

La tria dialogo inter Ĉinio, Pakistano kaj Afganio okazinta en Islamabado

| 2016-01-12
Bookmark and Share


La dua dialogo inter Ĉinio, Pakistano kaj Afganio en Islamabado (Dokumenta foto)

 

    La 11-an de januaro en Islamabado de Pakistano okazis la tria dialogo inter Ĉinio, Pakistano kaj Afganio aranĝita de la Pakistan-Ĉina Asocio. La dialogon, kun la temo "La rolo de najbaraj landoj en la paco de Afganio", ĉeestis ĉirkaŭ 100 diplomatoj, fakuloj, erudiciuloj kaj raportistoj de la tri landoj. Faris parolojn Zhao Lijian, politika konsilisto de la ambasadorejo de Ĉinio en Pakistano, Sartaj Aziz, eksterland-afera konsilanto de pakistana ĉefministro, kaj Sayed Gailani, vicprezidanto de la Nacia Islama Fronto de Afganio.

 

    Zhao Lijian diris, ke Ĉinio ĉiam firme subtenas la pacan rekonstruadon de Afganio kaj ĝian repacigan procezon, esperas ke tiu dialoga sistemo povos daŭre ludi pozitivan rolon por akceli la komprenemon kaj fidon de la tri landoj kaj intensigi reciprokajn kunordigon kaj kunlaboron. Li esperas, ke tiuj fakuloj kaj erudiciuloj diskutos pri efikaj metodoj por antaŭenpuŝi la repacigan procezon de Afganio en la aktuala situacio kaj prezentos konstruivajn proponojn.

 

    Sartaj Aziz diris, ke la nacia repacigo kaj kontraŭterorismo de Afganio estas tre grava por Pakistano kaj Ĉinio, ĉar la tri landoj estas najbaraj. Repacigo de Afganio utilas al la ekonomia disvolvo, sociaj progreso, stabileco kaj prospero de la tri landoj. Pakistano kaj Afganio havas intimajn rilatojn en historio, kulturo kaj geografio. Pakistano deziras la pacon kaj prosperon de Afganio kaj volas intensigi komunikadon kun ĝi kaj ludi pozitivan rolon en ĝia nacia repacigo. Dume, Pakistano devas senĉese disvolvi, bone plenumi la projekton pri "La ekonomia koridoro inter Ĉinio kaj Pakistano", kaj bone solvi la problemojn pri manko de energio kaj malforto de bazaj instalaĵoj.

 

    Sayed Gailani diris, ke afganaj kontraŭterorisma penado kaj nacia repacigo estas granda afero koncerne al sekureco kaj disvolvado de la regiono. Post prezidentiĝo de Ashraf Ghani Ahmadzai, Afganio intensigis kontraŭterorisman kunlaboron kun Pakistano kaj Ĉinio kaj multe penadis por la nacia repacigo. Li kredas, ke Ĉinio povos ludi pozitivan kaj gravan rolon en la repaciga procezo de Afganio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments