El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝos Disneyland-parko en Ŝanhajo

| 2016-01-13
Bookmark and Share

 

    La 13an de januaro la kompanio Walt Disney kaj la Ŝanhaja Shendi-Grupo kune anoncis, ke Disneyland-parko en Ŝanhajo malfermiĝos en la 16a de junio, kaj la inaŭgura solenaĵo daŭros plurajn tagojn.

 

    La administra kompanio de Disneyland-parko informis, ke en la komenco la parko konsistos el disney-amuzejo kun ses temaj areoj, du hoteloj, promes-ĝardeno, disney-urbeto kun manĝejoj kaj vendejoj. La ses temaj ĝardenoj inkludas aventuran insulon, Mickey-avenuon, morgaŭlandon, trezoran golfeton kaj fantazilandon.

 

    La parko estis ekkonstruita en 2011, kaj la surtera konstruado komenciĝis en 2013. Fantazia Kastelo, la ikona konstruaĵo, estis finkonstruita en majo 2015. Krome, en aprilo 2014 la duflankaj akciuloj anoncis plifruigi la ekspansian planon pri pliigo de vidindaĵoj, amuzprezentoj kaj aliaj instalaĵoj por grandigi la entenkapaciton dum la inaŭguro kaj subteni la rapidan disvolvadon de la ĉina turismo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments