El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kanado emisiis poŝtmarkojn por la Jaro de Simio de Ĉinio

| 2016-01-13
Bookmark and Share


La poŝtmarko por uzi kiel enlanda afranko (maldekstre) kaj tiu kiel internacia afranko

 

    Por bonvenigi la Jaron de Simio laŭ la ĉina luna kalendaro, la Kanada Poŝto emisiis du novajn poŝtmarkojn pri simio la 11-an de januaro.

 

    La Kanada Poŝto asertis en sia deklaro, ke la Printempa Festo estas la plej grava festo de Ĉinio kaj emisio de poŝtmarkoj pri 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara ciklo estas grava parto de ĝia emisio-plano por helpi alinaciajn popolamasojn koni ĉinajn kulturon kaj tradiciojn.

 

    Ekde 1997 la Kanada Poŝto emisias ĉiu-jare serion da poŝtmarkoj pri unu el la 12 simbolaj bestoj. La du novaj poŝtmarkoj pri simio estas la 8-a serio de la dua ciklo de poŝtmarkoj pri la 12 simbolaj bestoj emisiita de la Kanada Poŝto. Unu el ili estas por uzi kiel enlanda afranko, la alia kiel internacia. La unua estis emisiita en la 11-a de januaro kaj la lasta estos emisiita la 1-an de februaro.

 

    Tiuj poŝtmarkoj, kun la figuro de Sun Wukong el la ĉina klasika romano "Pilgrimo al la Okcidento", estis dezajnitaj de Wu Qirong kaj Xu Linna, ĉindevenaj projektistoj de la universitato York en Toronto. La poŝtmarko por la enlanda afranko havas ruĝan fonon kaj simioreĝon sur nuboj kaj nebuloj kun sia orbastono en la mano, kaj tiu por la internacia afranko -- vizaĝoŝmiron de la simioreĝo en la tradicia ĉina opero ornamitan per oro kaj ruĝo. En marĝenoj de foliaj poŝtmarkoj kaj sur la unuataga koverto estas ĉinlingvaj gratul-vortoj por la novjaro. Kiel antaŭe la ĉi-jaraj poŝtmarkoj por la Jaro de Simio portas la vorton simio en la lingvoj ĉina, angla kaj franca.

 

    La Kanada Poŝto diris ankaŭ, ke inter famaj kanadanoj, kiuj naskiĝis en la Jaro de Simio, estas kantistino Celine Dion, aktorino Kim Cattrall kaj la forpasinta pianisto Glenn Gould. Krom emisio de tiuj poŝtmarkoj pri simio, Kanado okazigos aktivaĵojn en diversaj lokoj de la lando por bonvenigi la Printempan Feston.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments