El Popola Ĉinio>头条新闻>

Francio mallongigos vizdonan tempon por ĉinaj turistoj de du tagoj al unu

| 2016-01-14
Bookmark and Share

 

    Franca amaskomunikilo raportis, ke por allogi pli multajn ĉinajn turistojn, franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius anoncis la 11-an de januaro, ke Francio mallongigos vizdonan tempon por ĉinaj turistoj en grupoj de du tagoj al unu.

 

    La retejo de la Franca Radio Internacia raportis la 12-an de januaro, ke en 2014 Francio akceptis 1.5 milionojn da ĉinaj turistoj.

 

    La franca registaro mallongigis vizdonan tempon por ĉinaj turistoj de 10 kelkaj tagoj al 48 horoj en januaro 2014. La 11-an de la kuranta januaro, Laurent Fabius diris al raportistoj, ke Francio mallongigos vizdonan tempon por ĉinaj turistoj en grupoj de 48 horoj al 24.

 

    Laurent Fabius anoncis ankaŭ, ke Francio mallongigos vizdonan tempon por turistoj el Indonezio, Turkio, Armenio, Vjetnamio kaj Gruzio al 48 horoj. Antaŭ tio Francio jam praktikis 48-horan vizdonon al turistoj el Hindio, Sud-Afriko kaj persgolfaj landoj.

 

    Francio planas realigi "ciferecigon de konsulejo" en 2020 por pli simpligi administrajn formalaĵojn kaj liveri oportunon al fremdlandaj turistoj kaj francoj en aliaj landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments