El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona amaskomunikilo: Starbucks malfermos 500 novajn kafejojn en Ĉinio

| 2016-01-14
Bookmark and Share


Starbucks-kafejo en Pekino (Dokumenta foto)

 

    La retejo de la ĵurnalo USA TODAY raportis la 12-an de januaro, ke la kaf-kompanio Starbucks, kun la stabejo en Seattle de Usono, anoncis ke ĝi malfermos 500 novajn kafejojn en Ĉinio en 2016 por realigi la celon havi almenaŭ 3 400 kafejojn en tiu lando ĝis 2019. Ĝi konfirmis, ke Ĉinio ludos gravan rolon en disvolvado de la kompanio.

 

    La raporto asertas ke Usono, kie funkcias 12 531 kafejoj de Starbucks, estas la plej granda merkato de Starbucks. En ĉirkaŭ 100 urboj de Ĉinio troviĝas pli ol 2 000 kafejoj de Starbucks. En la pasintaj du jaroj la kompanio aldonis raran kafon en 45 kafejoj de Ĉinio kaj manpretigitan kafon en aliaj 150 kafejoj.

 

    La 12-an de januaro en Chengdu de Ĉinio, Howard Schultz, prezidanto de la kompanio kaj ĝia ĉefa plenuma oficisto, diris al laborantoj kaj iliaj familianoj: "Ĉinio, kiel la dua plej granda merkato de Starbucks, donos al ni la plej grandan kaj la plej kortuŝan ŝancon. Kaj probable ĝi fariĝos nia plej granda merkato."

 

    Nun la kompanio Starbucks havas pli ol 23 mil kafejojn en 68 landoj de la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments