El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Kvazaŭ reveno hejmen - impreso de Taizhou

| 2016-01-15
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    De la 7-a ĝis la 9-a de januaro mi vizitis la urbon Taizhou. Ĝi sin trovas en la provinco Jiangsu, orienta Ĉinio, kaj de Pekino ni veturis suden unue per grandrapida trajno kaj poste per buso. Ni bezonis entute iom pli ol 7 horojn.

 

    Ni estis delegacio de eksterlandaj diplomatoj kaj fakuloj, kaj la celo estis informiĝi pri la disvolviĝo de la loka medicina industrio. Sed mi ĉi tie skribos ĉefe pri kelkaj specifaĵoj de tiu ĉi urbo, kiujn mi rimarkis dum la vizito.

 

    Prospero en delto

 

    Ne necesus mencii, ke la rivero Yangtze, la tria plej longa rivero de la mondo, fluas tra la provinco. Fakte oni parolas pri Yangtze-delto, kies gravan parton okupas Jiangsu. La provinco fariĝis sufiĉe evoluinta regiono de Ĉinio jam en la dinastio Yuan (1271-1368).

 

    La spuron de tiu iama prospero ni povis senti, kiam ni vizitis malnovan loĝejon konstruitan dum la dinastio Qing (1644-1912). Ni vizitis ĝin, ĉar tie nun lokiĝas Taihetang, muzeo de la ĉina tradicia medicino, kaj okazas diversaj specoj de kuracado kaj sanigaj ekzercoj kiel tajĝiĉuano.

 


Nia delegacio en la muzeo pri la ĉina tradicia medicino
 

    Mi ĵus parolis pri "iama prospero", sed tio estas misgvida. Fakte la prospero daŭras ĝis la moderna epoko, ĉar ankoraŭ nun Jiangsu estas la dua plej riĉa provinco de Ĉinio laŭ la malneta produktovaloro. La unuan lokon, parenteze, okupas Guangzhou.

 

    Interese, ke tiuj regionoj estas deltoj: tiuj de Yangtze kaj Perlo-Rivero. Historie la ekzisto de longa rivero ja helpis transportadon de varoj, tiel helpante disvolviĝon de la ekonomio.

 

    Veturi per boatoj

 

    Ni ĉi-foje tamen ne havis okazon ekscii pri la zumanta ŝiptrafikado. Ni veturis nur per malgrandaj turismaj boatoj. La veturado ja estis agrabla ĉu vespere, ĉu tage.

 

    Dum nokto ni veturis per boato sur la kanalo Fengchenghe. Diversaj konstruaĵoj sur la bordoj estis iluminitaj kaj ni povis vidi kelkajn aktorojn ludantaj fragmenton de tradicia opero. Dank' al tiuj aktoroj ni povas rememori, ke ĝuste ĉi tie en Taizhou naskiĝis la fama oper-majstro Mei Lanfang (1894-1961).

 


Kanalo dum la vespero
 


Boatistinoj adiaŭas nin.
 


Klara, travidebla akvo
 

    Dumtage ni veturis per boatoj en naturkonservejo, kiu nomiĝas: Malsekejo de la lago Qinhu. La boatojn remis vilaĝaninoj, iuj el ili estis sufiĉe maljunaj sed ĉiuj fortikaj. Estis malvarme, sed ni trovis la naturon tie bela, kun klara akvo en la lago (rekte trinkebla [!], oni klarigis). La boatistinoj kantis popolkantojn, kiuj kvazaŭ igus nin fordrivi en la pasintecon...

 

    Reveno en alia sezono

 

    Ĝenerale mi sentis, ke mi kvazaŭ revenus al Japanio, mia hejmlando. Tio estas parte pro simileco de la klimato inter tiu ĉi regiono kaj Tokio, de kie mi venas. Sed parte ankaŭ pro kultura simileco: ekzemple, pladoj servitaj dum nia vizito ne estis tre pikaj kaj havis delikatan guston, kio igis min pensi ĝuste pri la japana kuirarto.

 


Eble ankaŭ tiu ĉi elafuro atendas vian viziton...
 

    Mi certe volus denove viziti tiun ĉi provincon, kie lokiĝas ankaŭ tiaj famaj urboj kiel Nankino aŭ Suzhou. Kaj precipe necesus reveni al Taizhou en alia sezono, kiam -- mi vidis tion nur en fotoj -- plenigas ĉiujn terpecojn videblajn flavaj kolzaj floroj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments