El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj retanoj benas usonan malsanuleton

| 2016-01-15
Bookmark and Share

 
    La 12an de januaro en la Interreto estis publikigita la novaĵo, ke 8-jara usona knabo Dorian Murray, kancerulo en lasta fazo, deziras esti konata en Ĉinio, ĉar Ĉinio havas la Grandan Muron, kiun li nomas "ponto".
 

 

    La patro publikigis lian deziron en Fejsbuko, esperante, ke sur la Granda Muro iu ĉina amiko sin fotos kun panelo, sur kiu estas skribita "D-strong", en la mano, kaj sendos la foton al li por realigi lian revon antaŭ la vivfino.

 

    La novaĵo rapide disvastiĝis en Fejsbuko kaj ĉinaj retejoj. La rakonto de kuraĝa Dorian inspiris multajn homojn.

 

 

    Oni plusendis la novaĵon per Wechat kaj Mikroblogo por esprimi subtenon al Dorian.

 

 

    Post kelkaj horoj ĉinaj kaj alilandaj retanoj sendis al Dorian fotojn kun panelo sur malsamaj sekcioj de la Granda Muro, Juyong-pasejo, Badaling, Simatai kaj Jinshanling...

 

    Kuracistoj konfirmis post diagnozo, ke Dorian havas la malsanon rhabdomyosarcoma, raran kanceron, kiam li estis 4-jara.

 

    La malsano estis regata post serio da dolorigaj terapioj. Tamen komence de januaro kuracistoj malkovris, ke kanceraj ĉeloj disvastiĝis en liajn mjelon kaj cerbon. La familio decidis ĉesigi la kuracadon.

 

    Malgraŭ la turmento, Dorian prezentas optimismon kaj gajan spiriton kiel aliaj samaĝuloj. Lia kuraĝo inspiras multajn ĉirkaŭajn homojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments