El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusa amaskomunikilo: restoracioj kun la emblemo "Amika Ĉinio" en Rusio

| 2016-01-15
Bookmark and Share


En restoracio Jamie's Italian (Foto el interreto)
 

    La rusa novaĵ-retejo Sputnik raportis la 13-an de januaro, ke la ĉenrestoracioj Jamie`s Italian malfermitaj de la fama brita kuiristo Jamie Oliver en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo de Rusio ricevis la emblemon "Amika Ĉinio" donitan de la turisma asocio "La mondo ne havas landlimon".

 

    La restoracioj kun la emblemo "Amika Ĉinio" havas ĉinlingvajn menuojn kaj nomkartojn. En tiuj restoracioj tranĉiloj kaj forketoj estas anstataŭigeblaj de manĝbastonetoj por oportunigi ĉinojn, kaj tie klientoj povas uzi bankkarton de UnionPay de Ĉinio.

 

    Pri nutr-materialoj, la restoracio Jamie's Italian elektas viandon, fiŝon, legomon kaj farunon el farmo kaj kolbason senglutenan.

 

    "Amika Ĉinio" estas projekto por enkonduki adaptiĝon de turismaj kaj servaj organizoj al postuloj de ĉinaj turistoj. Tiu projekto tuŝas hotelon, restoracion, muzeon, amuzejon kaj servon pri turismado kaj turismgvidado kun la celo kreskigi la nombron de la ĉinaj turistoj en Rusio per bonigo de serva kvalito. La projekto "Amika Hotelo de Ĉinio" estis lanĉita de la turisma asocio "La mondo ne havas landlimon" en 2014. Nun en Rusio 29 hoteloj kaj 10 restoracioj partoprenas en tiuj projektoj. La rusa vojaĝ-agentejo IntouristThomas Cook fariĝis la unua plenuma agentejo de la projekto de "Amika Ĉinio" en decembro 2015.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments