Ĉinaj Rakontoj>

Kreantoj de la komerca kvartalo Huaqiangbei en Shenzhen

| 2016-01-15
Bookmark and Share

Fotoj de Qin Bin

 

En la komerca kvartalo Huaqiangbei kolektiĝis aroj da pioniraj gejunuloj. Kun aŭro de "kreantoj", ili klopodas por efektivigi diversajn kreivajn ideojn dum la kvartalo Huaqiangbei, "la Unua Elektronika Strato de Ĉinio", silente ŝanĝiĝas sub la alvoko de entreprenado kaj novigado. Ni diskonigas tra la lenso ilian ĉiutagan vivon.

 


Sur la placo centre de la kvartalo Huaqiangbei estas tre okulfrapa la blua neon-tabulo de la "internacia kreanta centro Huaqiang". En la pompe lumigita konstruaĵo, kreantoj pri hardvaroj ankoraŭ sin klinas super siaj produktoj. 



Zhou Rui el Kanado. Li laboras pri modula dezajno por la teama produkto Palette, kiu permesas rapide kaj flekseble ĝustigi pere de turnado, puŝado aŭ trenado parametrojn de Ps kaj tiujn de aliaj softvaroj de Adobe, kaj tio validas ankaŭ por iuj softvaroj amuzaj kaj muzikaj. 



Marcus el Usono. Li realigis la teaman dezajnon pri printado de vestaĵoj per 3D-printilo. 



Asif Khan (maldekstre) kaj Behram O'Habib ambaŭ el Kanado. Ilia dezajno Pinpress estas dinamikilo, tiel ke unu modelo kapablas ŝanĝiĝi al centoj kaj eĉ milo da muldiloj por plialtigi la efikon kaj malmultigi la koston. 



Rohan Dixit el Usono. Lia produkto Zenso estas portebla sensoro, kiu povas deteni homajn emociojn kiaj maltrankviliĝo kaj streĉiĝo. Ĝi povas esti uzata ankaŭ por gvidi homojn en regado de propraj emocioj tra biologiaj tuŝadoj. Nun, li laboras dum tri monatoj en la internacia krea centro HAX por dezajni pli rapidajn hardvarojn. 



Benjamin Joffe el Francio. Li estas partnero de la kompanio HAX, tre fama en la Silicia Valo en Usono pro ĝia hardvar-kreado por kovilo. Danke al lia antaŭenpuŝado, ĉiun trimonaton ŝanĝiĝas kreanto-grupoj ĉi tie por dezajni plirapidajn hardvarojn. 



Andrey Mostovov (meze) kaj lia teamo el franco kaj ĉino. Ilia produkto Feetme One Insole estas inteligenta alplandaĵo taŭga por diversspecaj ŝuoj, malpeza, komforta kaj kapabla konekti pere de bludento kun poŝtelefono, komputilo ktp por monitori homkorpajn funkciojn. 



Wang Jie (dekstre) kaj Yuan Hui, unika ĉina teamo por ĉi tiu HAX. Ilia produkto Madada estas malgranda poŝ-spegulo, kiu povas monitori akvokvanton entenatan de haŭto-kutiklo, ultraviolan lumon kaj aliajn statojn, krome, ĝi scipovas memfoti en fora loko. Nuntempe, ili laboras dum tri monatoj en la internacia kreanto-centro HAX por dezajni pli rapidajn hardvarojn. 



Zhao Jun (maldekstre) kaj lia teamano. Ilia produkto i-Lit, etos-lampo por inteligenta aŭdilo, havas 256-kolorajn interesajn lumojn kaj altkvalitan bludento-aŭdilon. Krome, ĉi tiu produkto havas funkcion de man-libera telefonorespondo, kalendaron k.s.. Nuntempe, ili laboras en la kreanta centro en Huaqiangbei por krei kaj dezajni produktojn. 



Ouyang Aqiang (maldekstre) kaj lia teamano. Ilia produkto helpas determini la situon de la uzanto kaj kontroli lian aŭ ŝian sekurecon tra GPS ene de poŝhorloĝo. Dume, la lasta inkluzivas ankaŭ funkciojn por prizorgi la sanon kaj disponigi al la uzanto proponon pri sanigaj manĝaĵoj. Nuntempe, ili laboras en la kreanta centro en Huaqiangbei por dezajni kaj fabriki produktojn.



Lian Zhang, unu el la fondintoj de 3B-kafejo kaj komerca direktoro de la kreanta centro en Huaqiangbei. Li diris ke iutage la 3 partneroj fariĝos 3 mastroj.

 


Redaktoro: Wang Lihua




Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments