El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS anoncis finon de la epidemio de Ebola en Okcident-Afriko

| 2016-01-15
Bookmark and Share

 

    La 14an de januaro en Ĝenevo la Monda Organizo pri Sano (MOS) anoncis, ke la lasta epidemio de Ebola en Liberio finiĝis tiutage, kaj ĉiuj konataj transdon-ĉenoj de la viruso estis rompitaj en Okcident-Afriko.

 

    Laŭ regularo de MOS oni povas deklari la finon de epidemio nur se estis neniu nova kazo dum 42 sinsekvaj tagoj. Liberio unuafoje deklaris finon de la epidemio de Ebola en la pasinta majo, tamen la viruso du-foje reaperis en tiu lando. Ĝis la 14a de tiu ĉi monato jam pasis 42 tagoj de post la du ekzamenoj de la lasta konfirmita kazo kun negativa rezulto.

 

    MOS informis, ke en Gvineo, Sieraleono kaj Liberio de Okcident-Afriko estis neniu nova kazo raportita dum almenaŭ 42 tagoj, de post kiam la organizo informiĝis kaj konfirmis la epidemion en marto 2014. Sieraleono kaj Gvineo deklaris finon de la epidemio respektive en la 7a de novembro kaj la 29a de decembro.

 

    Donitaĵoj montris, ke Ebola mortigis 11,3 milojn da homoj en Okcident-Afriko, kaj pli ol 28,5 miloj da kazoj estis konfirmitaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments