El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aldono de nova ĉapitro al la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Egiptio

| 2016-01-18
Bookmark and Share


Egiptan knabinon interesas modeloj de figuroj de Pekina Opero en la Ĉina Kultura Centro en Kairo.
 

    Inter la 19a kaj la 23a de januaro ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos Egiption kaj aliajn du mezorientajn landojn. Ĉi tiu jaro markas la 60an datrevenon de starigo de la ĉin-egiptaj diplomatiaj rilatoj. Egiptio estis la unua araba kaj afrika lando, kiu starigis diplomatajn rilatojn kun nova Ĉinio, kaj tio havis gravan signifon, ĉar ĝi malfermis novan eraon de la amikeco kaj kunlaboro de nova Ĉinio kun arabaj kaj afrikaj landoj.

 

    En la pasintaj 60 jaroj la mondo multe ŝanĝiĝis, tamen la du landoj daŭre konservis sian amikecon. La duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro estis senĉese plifortigita, kaj kulturaj interŝanĝoj neniam ĉesis. Reciprokaj simpatio, konfido kaj subteno iĝis modelo de Sud-suda Kunlaboro.

 

    Dum la kvinjara malkvieteco de la araba mondo eksplodis severaj konfliktoj kaj tumulto en Egiptio. Prezidento Mohammed Hosni Mubarak devigite rezignis sian postenon. Nur kiam Abdel-Fattah al-Sisi estis elektita kiel prezidento per voĉoj el granda plimulto, Egiptio reakiris stabilecon, kaj ĝia ekonomio reprosperis. Eĉ sub tia situacio Ĉinio kaj Egiptio konservis amikajn kaj stabilajn rilatojn.

 

    Prezidento al-Sisi havas amikan sintenon pri Ĉinio. Li kiel prezidento jam dufoje vizitis Ĉinion de post 2014. En decembro 2014 li oficiale vizitis Ĉinion, kaj la du landoj starigis ampleksan strategian partnerecon. En 2015 li invitite ĉeestis la militan paradon por la 70a datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo.

 

    Egiptio donas gravecon al disvolvado de la rilatoj de ampleksa kunlaboro kun Ĉinio, dezirante lerni de Ĉinio la disvolvajn spertojn kaj esperante, ke Ĉinio liveros al ĝi pli da investoj kaj teknikoj.

 

    Meza Oriento estas interkruciĝo de "La Zono kaj Vojo", kaj Egiptio estas grava lando laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". La ĉin-egipta kunlaboro jam metis solidan fundamenton, kaj Ĉinio volas pligrandigi kaj profundigi duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Egiptio kadre de "La Zono kaj Vojo" por helpi Egiption kompletigi industriigon, efektivigi reciprokan profiton kaj kunan gajnon. Ĉinio jam invitis Egiption ĉeesti la pintkunvenon de G20 en Hangzhou ĉi-jare, kaj tio montras, ke Ĉinio atribuas gravecon al la rilatoj kun Egiptio.

 

    Komence de 2016 ĉina prezidanto Xi Jinping faros oficialan viziton al tri landoj en Meza Oriento, inkluzive de Egiptio. Tio estos la unua vizito de Xi al Meza Oriento, kies signifo estos grava kaj profunda. Ĉinio estas akcelanto de paco, partnero de disvolvado, kaj mesaĝanto de civilizacioj en Meza Oriento. Dum vizito al Egiptio Xi ankaŭ kunvenos kun gvidantoj de la Araba Ligo, kaj prezidos la malferman ceremonion de la ĉin-egipta kultura jaro kune kun egipta gvidanto. Lia vizito certe aldonos novan ĉapitron al la amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Egiptio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments