El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Banko de Ĉinio emisiis la unuan favoran kreditkarton en Singapuro

| 2016-01-18
Bookmark and Share

 

    Antaŭ nelonge la Banko de Ĉinio emisiis favoran VISA-karton en Singapuro. Ĝi estas la unua kreditkarto de Singapuro por ŝpari monŝanĝan pagon dum konsumado eksterlande.

 

    La plej granda karakterizaĵo de tiu kreditkarto estas ŝpari monon de ĝiaj uzantoj, ĉar ili ne bezonas pagi por monŝanĝo dum konsumado eksterlande. Ĝiaj posedantoj nepre devas havi jaran enspezon de pli ol 120 mil singapuraj dolaroj.

 

    Rilata funkciulo de la Banko de Ĉinio diskonigis, ke singapuraj riĉuloj ofte vojaĝas eksterlanden. Uzante tiun kreditkarton ili povas ne nur ŝpari la pagon por monŝanĝo dum konsumado eksterlande, sed ankaŭ ricevi kontantaĵojn je 1% de la konsuma sumo en Singapuro.

 

    La Banko de Ĉinio estas unu el la bankoj kun plej longa historio en Ĉinio kaj la banko kiu plej grandskale uzas Renminbi en translanda komercado en la mondo. La filio de la Banko de Ĉinio en Singapuro fondiĝis en 1936 kaj estas unu el la bankoj, kiuj plej frue liveras Renminbi-servojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments