El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭgura ceremonio de AIIB okazis en Pekino

| 2016-01-18
Bookmark and Share

    Sabate matene en Pekino okazis la inaŭgura ceremonio de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) kun la ĉeesto de ĉina prezidanto Xi Jinping.

 

    "Tio estas historia momento," Xi diris, kiam li parolis en la ceremonio okazigita en la ŝtata gastejo Diaoyutai en la urba centro de Pekino.

 

    Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris paroladon sabate posttagmeze en la fondiĝa kunveno de la konsilio de la AIIB. La serio de malfermaj aranĝoj daŭros ĝis lundo.

 

 

    La internacia disvolva banko estis formale establita en Pekino en la 25a de decembro 2015. La banko, kies ĉefstabejo troviĝas en Pekino, nun havas 57 membrojn.

 

    Ĉina financa ministro Lou Jiwei estis elektita kiel la unua prezidanto de la konsilio de la AIIB. Jin Liqun estis elektita kiel la unua prezidanto de la banko.

 

    "La inaŭguro de la AIIB markis mejloŝtonon en la reformo de la tutmonda sistemo de ekonomia administrado," Lou faris la rimarkon en intervjuo. Li diris, ke la AIIB laboros kune kun multflankaj disvolvaj bankoj, inkluzive de la Monda Banko kaj la Azia Disvolva Banko, por faciligi la infrastrukturan konstruon kaj daŭrigeblan disvolvadon de Azio.

 

(el ĈRI)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments