El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua ŝtatafera vizito de Xi Jinping en 2016: Kion li faros en Mez-Oriento?

| 2016-01-18
Bookmark and Share


La 2-an de septembro 2015 ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun sia egipta ekvivalentulo Abdelfattah al Sisi en la Granda Popola Halo en Pekino.
 

    Inter la mez-orientaj landoj Saudi-Arabio, Egiptio kaj Irano estas bonaj amikoj, fratoj kaj partneroj de Ĉinio.

 

    Amika Rondo de Ĉinio en Mez-Oriento

 

    Egiptio estas unu el tiuj arab-afrikaj landoj, kiuj plej frue establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. La kunlaboroj kaj amikeco inter Ĉinio kaj Irano havas longan historion. Inter la arabaj landoj Saudi-Arabio estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio dum pli ol 10 sinsekvaj jaroj.

 

    Nuntempe la tradiciaj amikeco kaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj la tri mez-orientaj landoj eniras en la novan tutflanke progresintan etapon. Pri tio Wu Bingbing, direktoro de la Araba-Islama Instituto de la Pekina Universitato, diris: "Por profundigi la amikecon kaj kunlaboron estas bezonataj pint-nivela projekto kaj antaŭenpuŝado de altranguloj. Do la vizito de prezidanto Xi Jinping estas ĝustatempa."

 

    Gajn-gajnaj Kunlaboroj

 

    En la baldaŭa vizito prezidanto Xi Jinping intertraktos respektive kun la ŝtatestroj de la tri landoj pri disvolvado de la diplomatiaj rilatoj, kaj partoprenos en la subskribo de interkontraktoj pri pluraj kampoj, ekzemple komerco, energio, scienc-tekniko, financo k.s.

 

    Pri tio Hua Liming opiniis, ke fortigi ekonomian kunlaboron kaj komercajn rilatojn kun la tri mez-orientaj landoj estos la ĉefa enhavo de la ĉi-foja oficvojaĝo de Xi Jinping.

 

    Nuntempe la ekonomia situacio en la mondo restas en malvigla inerteco. Tamen Ĉinio kaj la landoj en la mez-orienta regiono eniras en ŝlosilan etapon de disvolviĝo. Saudi-Arabio sub premo de malalta petroloprezo rapidigas sian reforman paŝon en ekonomia strukturo; Egiptio post socia tumulto bezonas disvolvon; Irano alfrontas novan ŝancon sukcese atinginte tutflankan interkonsenton kun la internacia komunumo pri la irana nuklea problemo. Tial por disvolvi la ekonomion kaj plibonigi la popolan vivon la tri landoj samtempe ĵetas sian rigardon al la orienta lando.

 

    "La Zono kaj Vojo" * ĝustatempe aldonas novan energion al tiu kunlabora tendenco. Saudi-Arabio, Egiptio kaj Irano lokiĝas ĉe la okcidenta kruciĝo de la kontinenta kaj mara silkaj vojoj. Pro la Silka Vojo la tri landoj kaj Ĉinio akumulis historiajn interrilatojn kaj reciprokan empation por kune konstrui "La Zonon kaj Vojon", kaj pro tio estas tute nature, ke ili fariĝis kunlaboraj partneroj. Samtempe Ĉinio kaj la tri landoj havas vastan spacon en kunlaboroj por kompletigi unu la alian ekonomie.

 

    Wu Bingbing diris: "La alvoko 'La Zono kaj Vojo' similas al aro da ŝlosiloj por disvolviĝo, kaj povas interligi diversajn landojn kaj iliajn malsamajn kondiĉojn liverante al ili ambaŭ- aŭ plur-gajnajn projektojn."

 

    Respondeco: kontribui por paco en la mez-orienta regiono

 

    La solvo de la irana nuklea krizo en 2015 estas rigardata kiel unu el la plej sukcesaj ekzemploj de la diplomatia politiko de Ĉinio en Mez-Oriento. Analizistoj opiniis, ke kiel konstruanto de paco Ĉinio posedas avantaĝan "softforton", tial ke la lando ne havas la historion de koloniado kaj agresado en tiu regiono, tenas justan, ekvilibran kaj senprofiteman sintenon kaj havas amikecajn rilatojn kun diversaj flankoj en Mez-Oriento...

 

    Dum la vojaĝo prezidanto Xi Jinping faros proponojn kaj projektojn de Ĉinio kaj elmetos serion da kunlaboraj metodoj al la landoj en tiu regiono.

 

    Pri tio Wu Bingbing diris: "Ĉinio delonge subtenas klopodojn de regionoj aŭ ŝtatoj por protekti ilian suverenecon; subtenas klopodojn de regionoj aŭ ŝtatoj por esplori disvolvan vojon; subtenas solvadon de fokusaj problemoj per dialogoj; subtenas la akceladon de regiona paco per disvolvado, kaj tio fakte formas kernon de la ĉina politiko en Mez-Oriento."

 

    La amikeco inter certaj landoj fontas el la amikeco inter iliaj popoloj, kaj la amikeco inter la popoloj burĝonas el ilia kora intimeco. Ĉinio kaj la landoj en Mez-Oriento estis kreintoj de la gloraj civilizacioj kaj delonge tenas intimajn interŝanĝojn kaj dialogojn en la longa homara historio.

 

    Tiu ĉi estos la unua eksterlanda vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping ĉi-jare. La vizito al la tri landoj sentigos al la popoloj respekton de Ĉinio al diverseco de civilizacioj, sincerecon de kunekzisto kaj disvolvo de diversaj kulturoj, kaj samtempe firman decidon de Ĉinio pri klopodo en reciproka sinkompletigo de diversaj kulturoj.

 

* "La Zono kaj Vojo" estas la Ekonomia Zono laŭ la antikva Silka Vojo kaj tiu de la Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento.

 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments