Ĉinoj prenas laba-kaĉon en la festo Laba

| 2016-01-18
Bookmark and Share

 

    Laŭ la ĉina luna kalendaro, ĉi-jare la 17-a de januaro estas la festo Laba. La ideogramoj Laba en la ĉina lingvo signifas la 8-an tagon de la lasta monato de la jaro. La ĉina ideogramo La, prononcata per la 4-a tono (la ĉina lingvo havas kvar tonojn), origine signifas kultadon de prauloj kaj tiun de dioj, kaj ankaŭ preĝojn por bona rikolto, feliĉo kaj forigo de malbonoj. La monato de kulto estas ĝuste la tempo adiaŭi la pasantan jaron kaj bonvenigi la venontan, do ĉinoj nomas la monaton "La-monato (kulta monato)". En la 1-a jarcento, kiam la budhismo venis en Ĉinion, por disvastigi la novan religion ĝiaj adeptoj en la lando decidis, ke la tago por memorigi la enlumiĝon de Ŝakjamunio estu en la ĉina "kulta monato". Pro tio tiutage en ĉiuj budhismaj temploj en Ĉinio oni laŭtlegis sutrojn kaj kultis budhojn oferante al ili kaĉon. Sekve, la religio populariĝis en la lando, kaj la memortago por la budhiĝo de Ŝakjamunio kunfandiĝis kun la origina tago por kultado. Sed nur de post la epoko de la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420~589), la tago estis difinita kiel la 8-a tago de la monato La. Tial aperis la kutimo manĝi laba-kaĉon, kaj ĝi daŭras ĝis hodiaŭ.

 

 

    Laŭ la tradicio, laba-kaĉo estas farita el rizo, diversspecaj grajnoj, faboj, jujuboj kaj nuks-kernoj. Ĝi estas nomata ankaǔ vivlongiga kaĉo. Por ĉinoj, la festo Laba signalas la proksimiĝon de la plej grava Printempa Festo. Ankaŭ nuntempe, okaze de la festo Laba en multaj budhismaj temploj oni kuiras tian kaĉon kaj senpage ofertas ĝin al la vizitantoj. Pro tio multaj homoj speciale vizitas proksiman templon por preni la kaĉon kredante ke tio ebligos al ili havi bonŝancojn en la nova jaro. Ankaŭ restoracioj provizas siajn klientojn per kuirita kaĉo.

 

 

    La 17-an de januaro homoj amasiĝis en la templo Tanzhe okcidente de la urbo Pekino. La templo kun la historio de pli ol 1 700 jaroj pretigis pli ol kvincent kilogramojn da laba-kaĉo por la popolanoj.

 

 

    En la sama tago, geknaboj kun simiaj ĉapoj sur la kapo prenis laba-kaĉon en la templo Xuanzang de la urbo Nankino, sudorienta Ĉinio. La templo preparis pli ol 20 mil bovlojn da bongusta kaĉo por havigi feliĉon kaj bonŝancojn al la prenantoj.

 

 

    En la urbo Jinan, orienta Ĉinio, lokaj komercistoj kolektive petis taŭistojn okazigi ceremonion por disdoni laba-kaĉon. Kvankam la festo devenis de Budhismo, tamen nun ĝi estas grava folklora festo de Ĉinio, ĉiuj pasigas la feston.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments