El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio ludis gravan rolon en la intertraktado pri irana nuklea demando

| 2016-01-19
Bookmark and Share


La 2an de aprilo 2015 la ses potencaj landoj (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio), Eŭropa Unio kaj Irano venis en akordon pri kadra solvo de la nuklea intertraktado, kaj tio metis bazon por la ampleksa interkonsento.

 

    La ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando estis brila atingo en la kampo de internacia sekureco en 2015. Fronte al la konfuza situacio en Meza Oriento, la interkonsento mildigis regionan streĉitecon kaj reduktis riskon de konflikto, kvazaŭ oni forigis latentan eksplodaĵon.

 

    Rilate al la tutmonda sekureco, la interkonsento protektas la internacian sistemon de nuklea ne-disvastigo, kaj liveras al la internacia komunumo utilan praktikon pri solvado de grava disputo per diplomatia rimedo. Tio helpas aliajn regionojn trakti enfokusigitajn demandojn kaj havas gravan signifon por konservo de la monda paco.

 

    Kiel grava partio de la intertraktado pri irana nuklea demando, Ĉinio mediaciis kaj pozitive agis, kaj montris sintenon kiel granda lando en diplomatia agado dum nova periodo.

 

    La intertraktado estis malfacila. En iu ajn okazo, ĉu vojkruciĝo de milito kaj paco, ĉu decida momento, Ĉinio ĉiam sekvis la direkton de politika solvado kaj oponis militon kaj unuflankajn sankciojn. Ĉinio kelkfoje prezentis gravajn ideojn por serĉi kompletan, justan kaj racian solvon de la demando. Fakte la ideoj estas plene reflektitaj en la "glaci-rompa" interkonsento.

 

    La interkonsento estas delikata kaj fragila ekvilibro de interesoj de ĉiuj partioj. La vojo al plenumo kaj efektivigo de la interkonsento ne povas esti ebena, kaj eble aperos komplikaĵoj kaj ripetoj. Estas malfacile, ke Usono kaj Irano, kiuj estis malamikaj en la pasintaj pli ol 36 jaroj, povas tuj reakordiĝi. Krome, komplekseco de Meza Oriento kaj interplektitaj sektoj, geopolitiko kaj etnaj konfliktoj estos variaj faktoroj, kiuj eble influos la interkonsentan efektivigon. La sekva efektivigo postulos politikan kuraĝon kaj diplomatian saĝon de koncernaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments