El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina junulino venkis la Internacian Konkurson de Turisma Reĝino 2015

| 2016-01-19
Bookmark and Share


Gajninto de ĉampioneco Yu Xiaonuo (meze), gajninto de subĉampioneco Arona (maldekstre) kaj gajninto de la tria loko Lei Lei (dekstre)

 

    La 16-an de januaro okazis en Pekino la Internacia Konkurso de Turisma Reĝino 2015, en kiu partoprenis 20 junulinoj el diversaj landoj de la mondo. Yu Xiaonuo, 23-jara studentino de la Pekina Kostum-Teknologia Instituto, gajnis la ĉampionecon, ukraina Arona -- subĉampionecon kaj ĉina Lei Lei -- la trian lokon.

 

 


23-jara Yu Xiaonuo (meze ), la unua turisma reĝino de Ĉinio
 

    La Internacia Konkurso de Turisma Reĝino 2015 estis organizita de la Internacia Asocio por Turisma Investo kaj la Administra Kompanio pri Internaciaj Konkursoj de Mondaj Turismaj Junulinoj kaj gastigita de la Pekina Kultur-Disvastiga Kompanio. Premiitoj en la dua aŭ tria loko en la antaŭaj konkursoj povas partopreni en la finalo por turisma reĝino. Gajnintoj de ĉampioneco estos rekomenditaj de la organizanto al fame konataj turismejoj, turismaj urboj kaj turismaj entreprenoj de Ĉinio por labori kiel turismaj proparolantoj kaj senpage vojaĝi dum la tuta vivo. La konkurso, kun turismo kiel trajto, talento kaj aspekto de konkursantoj, iliaj temperamento, kultura kaj arta klereco kaj talento pri turismo kiel prijuĝa normo, celas allogi pli multajn junulinojn kune disvastigi la ideon "ami belecon, ami vivon kaj ami vojaĝon".

 


En la konkursejo

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments