El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zinio unuafoje floras en la Internacia Kosmostacio

| 2016-01-19
Bookmark and Share


La floranta zinio plantita de usona astronaŭto Scott J. Kelly
 

    La brita ĵurnalo Daily Mail raportis la 17-an de januaro, ke en la Internacia Kosmostacio, kadre de projekto de la Nacia Aernaŭtika kaj Spaca Administracio (NASA) unuafoje floras zinio kulturata de usona astronaŭto Scott J. Kelly. La koloro kaj formo de tiu floro kun kresk-periodo de 60-80 tagoj ne havas grandan diferencon kun tiuj de zinio plantita sur la Tero. Tamen pro sengravito en la spacostacio ĝiaj petaloj ne estas ark-formaj kiel tiuj de plantoj sur la Tero.

 

    La eksperimento pri kreskado de zinio en la spaco estas farita en plant-laboratorio de la kosmostacio. Ĝi estis starigita en 2014 kaj celas ne nur esplori kreskadon de plantoj en la spaco, sed ankaŭ liveri freŝajn legomojn al astronaŭtoj.

 

    Astronaŭtoj planas planti estonte en la spacostacio alispecajn legomojn, inkluzive de tomato, plantota en 2018. NASA diris, ke plantado de tomato estos tre grava por la plano pri esplorado sur Marso, ĉar astronaŭtoj devos mem planti legomojn kaze de senkontaktiĝo kun la Tero.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments