El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ekspedicio al Antarkto ekloĝis en Kunlun-stacio

| 2016-01-20
Bookmark and Share

 

    La 19an de januaro raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo informiĝis el Zhongshan-stacio, ke en Kunlun-stacio de Antarkto stabile funkcias instalaĵoj de elektro, hejtado kaj oksigeno, kaj la ĉina antarkta ekspedicio jam ekloĝis en ĝi.

 

    Kunlun-stacio je pli ol 4 000 metroj super la marnivelo situas sur la glacikupolo A, kulmino de kontinenta glacikrusto en Antarkto kaj unu el la regionoj kun plej malbonaj naturaj medioj. Tamen pro unika geografia situo la stacio estas ideala loko por profunda borado en glacitavolo, astronomia kaj atmosfera observado.

 

    La 30an de la pasinta decembro la ĉina ekspedicio atingis Kunlun-stacion. En pli ol du semajnoj la ekspedicio finis la instaladon kaj provon de generatoroj, oksigen-ekipaĵo kaj hejtada aparato.

 

    La ĉefa konstruaĵo de la stacio konsistas el dormĉambroj, scienca observejo, ĉambro por satelit-komunikado, kuracejo, kuirejo, banejo kaj necesejo. Nun naŭ dormoĉambroj estas loĝataj de membroj de la ekspedicio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments