El Popola Ĉinio>头条新闻>

"La Silka Vojo" atestis la amikecon inter Ĉinio kaj arabaj landoj

| 2016-01-20
Bookmark and Share

 

    La amikeco inter la ĉina kaj araba popoloj havas longan historion. En la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K -- 24 p.K) la imperiestro Wu sendis senditon al arabaj landoj. Dum la sekvantaj pli ol 2 000 jaroj la du flankoj ĉiam tenadas kontaktojn. La famaj tera kaj mara "Silkaj Vojoj" estas historia atesto de la amikeco inter Ĉinio kaj Arabaj landoj.

 

    Senĉese profundiĝas la duflankaj interrilatoj

 

    Dank' al la longtempa amika kontaktiĝo, la ĉina kaj araba popoloj lernas unu de la alia, reciproke influas unu la alian kaj ĝuas reciprokajn profitojn. Duflankaj kulturoj senĉese kompletiĝis, disvolviĝis kaj leviĝis, donis vastan influon al la mondo kaj faris gravan kontribuon por la civilizacio kaj disvolvado de la homaro.

 

    Antaŭ la vizito de Xi Jinping al Meza Oriento, Nabil Al-Arabi, ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Landoj, diris al raportistoj, ke la ligo tre atentas la viziton de Xi Jinping, li priskribas la rilatojn inter Ĉinio kaj arabaj landoj per "perfekteco". Nabil Al-Arabi, diris ankaŭ, ke Ĉinio estas la unika granda lando en la mondo, kiu ĉiam subtenas la naciajn aferojn kaj laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de arabaj landoj kaj ludas konstruivan rolon por solvi aferojn pri Meza Oriento.

 

    Fruktodonas la ekonomia kaj komerca kunlaboroj

 

    Ĉinio kaj la arabaj landoj ambaŭ estas evoluantaj landoj. Akceli disvolvadon per komerca kaj ekonomia kunlaboroj koncernas gravajn ŝtatajn interesojn de la du flankoj. Ĝis la fino de 2014 la komerca sumo de la du flankoj atingis pli ol 250 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉinio fariĝis la dua plej granda komerca partnero de la arabaj landoj kaj la plej granda komerca partnero de la 9 membrolandoj de la Ligo de Arabaj Landoj. Dum la estontaj 10 jaroj la komerca sumo de la du flankoj espereble atingos 600 miliardojn da usonaj dolaroj. Krom tio, la araba landaro fariĝos la plej grava nafto-liveranto de Ĉinio kaj ĝia 7-a plej granda komerca partnero. La ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj arabaj landoj estas konsiderataj kiel modeloj de sud-suda kunlaboro.

 

    Ĝojiga tendenco de la kulturaj kaj edukadaj interŝanĝoj

 

    Dum la lastaj jaroj Ĉinio kaj arabaj landoj tre atentas interŝanĝojn kaj kunlaborojn en kulturo kaj edukado por rami publik-opinian fundamenton de la amikeco inter Ĉinio kaj arabaj landoj. La du flankoj malfermis dialogon pri civilizacio de Ĉinio kaj pri tiu de arabaj landoj, alinome sistemon de simpozio pri interrilatoj de Ĉinio kaj arabaj landoj, okazigis diversajn kultur-semajnojn, kulturan jaron kaj artan festivalon, intensigis kunlaborojn en homaj rimedoj, edukado, informado kaj turismo, oftigis interŝanĝon kaj kontaktiĝon de amaskomunikilaj laborantoj kaj ordinaraj popolamasoj.

 

    Lastatempe estis lanĉita en Ĉinio la projekto "Kulturo sur 'La Zono kaj Vojo' -- datumbazo pri kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj", kiuj ĉiuflanke montris la atingojn de Ĉinio kaj arabaj landoj laŭlonge de 'La Zono kaj Vojo' en kultura interŝanĝado.

 

    Arabaj landoj troviĝas ĉe interkruciĝo de "La Zono kaj Vojo". La ĉina flanko pozitive antaŭenpuŝas konstruadon de "La Zono kaj Vojo" kunligitan al la disvolva celo serĉata de arabaj landoj. Tio malfermos ne nur novan vojaĝon por realigi grandan releviĝon de la ĉina kaj arabaj nacioj, sed ankaŭ novan ĉapitron pri disvolvado de la amikaj rilatoj inter ambaŭ flankoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments