El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉino inventis novan "memorkapablan" plaston

| 2016-01-20
Bookmark and Share


Plasta peceto fariĝis "papera gruo" en varma akvo. (La foto farita en la 7-a de januaro)
 

    Maldika plasta peceto tuj fariĝas "papera gruo" en kelkaj sekundoj post kiam ĝi estas enmetita en varman akvon -- la plasta peceto fakte estas nova materialo inventita de Xie Tao, profesoro de la instituto pri kemi-inĝenierado kaj bio-inĝenierado sub la Zhejiang-a Universitato en sudorienta Ĉinio. La nova materialo povas multfoje "memori" siajn komplikajn formojn kaj ŝanĝiĝi en varmeco.

 

    Antaŭ nelonge, la grupo de Xie Tao publikigis artikolon en Science Advances, reta gazeto mastrumata de Science. Ili diris, ke la materialo diversmaniere faldeblas kiel papero, tia faldado estas unuafoje realigita en la mondo, kaj la materialo povas "memori" ne nur la formon plej lastan, sed ankaŭ "novigi sian memoron" por pli da formoj. Do, en normala temperaturo ĝi estas malmola plasto, dume, en varmeco ĝi ne degelas sed fariĝas elasta "kaŭĉuko" kaj denove fariĝas plasto post malvarmiĝo.

 

    En la mezo de la 20-a jarcento, oni jam trovis kaj ekuzis la "memorkapablan" plaston. Dum la pasintaj dekoj da jaroj okazis granda progreso en tiu ĉi kampo. Krom germanaj sciencistoj, ankaŭ la grupo de profesoro Xie Tao staras sur la kulmino ĉi-kampe.

 

    En la artikolo, la grupo klarigis la novan materialon. Ili "memorigis" al la plasta peco kompleksajn formojn per "paperfaldado" sen modeloj, kaj la ŝanĝebleco realiĝis. Tia materialo povas esti utiligita en operacio, kaj havas senliman eblon en aviada kaj spaca kampoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments