El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komuna aŭtovojaĝo al hejmo por Printempa Festo

| 2016-01-20
Bookmark and Share

 

    Estas malfacile akiri trajnbileton por vojaĝi hejmen antaŭ la Printempa Festo, kaj pro tio multaj retejoj disvastigas novan manieron de komuna aŭtovojaĝo.

 

    Lastatempe la retejoj 58, Ganji kaj Shunfengche, kaj la retserĉiloj 360 kaj QQ malfermis rubrikon por publikigo de informoj pri komuna aŭtovojaĝo. Ĉi-rilata rubriko el la retejo 58 estas rekte kunligita kun la softvaro por trajnbileta aĉetado de la retejo 360.

 

    Nun oni povas elekti la veturliniojn de Pekino al pluraj lokoj, ekzemple al nordorienta Ĉinio, Interna Mongolio, Hebei, Shandong, Henan, Sichuan, Shanxi, Hunan, Hubei, Anhui ktp, kaj la ekira dato estas inter la 25a kaj la 29a ĉi-monate.

 

    Plejparto de la aliĝintoj estas por longdistanca veturo. Multaj aŭtoposedantoj preferas serĉi licencitajn stiristojn por alterna stirado por ke la vojaĝo estu sekura kaj pli rapida. Malsame ol trajna veturo, aŭtovojaĝo estas ofte influita de vetero, tial oni devas elekti taŭgan daton por la ekiro laŭ veterprognozo.

 

    Komuna aŭtovojaĝo estas, ke kelkaj homoj veturas per sama aŭto kun divido de la veturkosto. Ekzemple via oficejo estas la celloko, do aliaj, kiuj veturas laŭ la sama linio, povas iri en via aŭto kaj dividi la koston laŭ distanco. Tio povas malaltigi vian elspezon kaj oportunigi aliajn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments