Ekspozici-venda semajno de ĉinaj libroj en Kairo de Egiptio

| 2016-01-21
Bookmark and Share

 

    La 19-an de januaro laŭ la loka tempo, antaŭ la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Egiptio, en la Internacia Libro-Centro de Kairo inaŭguriĝis ekspozici-venda semajno de ĉinaj libroj. En la ekspozicio de centoj da kvadrataj metroj estas ne nur ĉinlingvaj kaj arablingvaj libroj pri ĉinaj historio, literaturo, ekonomio kaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj, sed ankaŭ ĉinaj nodoj, kaligrafiaĵoj kaj simi-pupoj kun ĉinaj trajtoj. Tie centoj da lokaj lernantoj de la ĉina lingvo kaj intelektuloj spertis la ĉarmon de la ĉina kulturo.

 

    Inter amaso da libroj la plej alloga estas Xi Jinping: Regado de Ĉinio. Multaj homoj legis ĝin ĉirkaŭ la stando kaj de tempo al tempo interparolis pri ĝi kun apudaj amikoj. Egipta eksĉefministro Essam Sharaf tiel taksis la libron: ke el ĝi legantoj povas ne nur koni disvolvajn atingojn de Ĉinio kaj ĝiajn spertojn dum la lastaj jaroj, sed ankaŭ aprezi antaŭvidecon kaj sagacon de Xi Jinping en regado de la ŝtato.

 


Egiptaj lernantoj kaj la de ili skribitaj ĉinaj ideografiaĵoj en la 19-a de januaro
 

    Estas eksponataj ankaŭ La Ĉina Ondo: La Releviĝo de Civilizacia Ŝtato, "La Zono kaj Vojo", Tri Substancoj kaj aliaj libroj pri politiko, ekonomio kaj kulturo de Ĉinio. Fahad, raportisto de la egipta ĵurnalo AI-Goumhouria, diris: "Mi tre interesiĝas pri tiuj libroj, ĉar el ili oni povas ricevi multajn spertojn utilajn al la disvolvo de Egiptio."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments