El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj GKK promesas fari liberkomercan interkonsenton en 2016

| 2016-01-21
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Abdul Latif Bin Rashid Al Zayani, ĝenerala sekretario de la Kunlabora Konsilio por la Arabaj Landoj de la Golfo (GKK) en Saud-Arabio
 

    La 20-an de januaro en Riado, Ĉinio kaj la Kunlabora Konsilio por la Arabaj Landoj de la Golfo (GKK) anoncis, ke ili sin devontigas al pli strikta kunlaboro por atingi ampleksan liberkomercan interkonsenton ene 2016.

 

    Ĉina ministro pri komerco Gao Hucheng diris al raportistoj, ke Ĉinio kaj la Kunlabora Konsilio por la Arabaj Landoj de la Golfo renkontos unu la alian survoje kaj kune klopodos por atingi alt-norman liberkomercan interkonsenton antaŭ la fino de tiu ĉi jaro.

 

    En komuna gazetara konferenco marde, la Ĉina Ministerio de Komerco kaj la sekretariejo de la konsilio diris, ke Ĉinio kaj la konsilio rekomencis ĉi-rilatan intertraktadon dimanĉe kaj esence finis en principo la intertraktadon pri la varkomerco marde.

 

    La du flankoj aldonis, ke ili decidis akceli la procezon de intertraktado kaj okazigi la venontan intertraktadon en la dua duono de februaro.

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments