El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto aklamas amikecon kaj kunlaboron kun Egiptio

| 2016-01-21
Bookmark and Share


La speciala numero de la araba eldono de la revuo China Today
 

    La 20-an de januaro ĉina prezidanto Xi Jinping aklamis la historian amikecon kaj fruktodonan kunlaboron inter Ĉinio kaj Egiptio kaj alvokis pli grandajn penojn por antaŭenigi duflankajn rilatojn.

 

    En sia epigrafo al speciala numero de la araba eldono de la revuo China Today, Xi rimarkigis, ke dum la pasintaj 60 jaroj Ĉinio kaj Egiptio subtenis sanan kaj stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj kaj starigis modelon por ĉina-arabaj kaj ĉina-afrikaj rilatoj kaj por sud-suda kunlaboro.

 

    Xi diris, ke ekde antikvaj tempoj, la popoloj de Ĉinio kaj Egiptio, ambaŭ inter la plej malnovaj civilizacioj, faris amikajn interŝanĝojn kaj akcelis interkomprenon tra la tera kaj mara Silkaj Vojoj. Egiptio estis la unua araba kaj afrika lando, kiu establi diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. En la jaro 2014 la du flankoj konsentis konstrui ampleksan strategian partnerecon. Xi emfazis, ke Ĉinio ĉiam traktas kaj antaŭenigas siajn rilatojn kun Egiptio laŭ strategia kaj longtempa konsidero.

 

    Li diris, "Ni volas labori kun la egipta flanko por antaŭenigi nian tradician amikecon, lerni unu de la alia, kaj profundigi nian praktikan kunlaboron en diversaj kampoj sub la iniciato de Zono kaj Vojo, por ke niaj popoloj dividu disvolvajn profitojn kaj ĝuu pli bonan vivon."

 

    La speciala numero estis dediĉita al la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Egiptio kaj publikigita en Kairo merkrede antaŭ la alveno de Xi por ŝtata vizito al la araba lando.

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments