El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidanto Xi atingis Kairon por ŝtata vizito al Egiptio

| 2016-01-21
Bookmark and Share


Vespere de la 20-a de januaro, egipta prezidento Abdel Fattah al-Sisi (maldekstre) bonvenigas ĉinan prezidanton Xi Jinping (dekstre) en la flughaveno de Kairo, Egiptio.
 

    Kiam la aviadilo de Xi eniris la aerspacon de Egiptio, 8 batalaviadiloj de la egipta aerarmeo ekflugis por eskorto. Je la 5a horo kaj 35 minutoj la aviadilo de Xi atingis la internacian flughavenon de Kairo. Egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi kaj aliaj egiptaj altranguloj salutis la ĉinan prezidanton.

 

    Xi esprimis sinceran saluton kaj bondeziron al la egipta popolo. Li diris, ke Ĉinio kaj Egiptio ambaŭ estas antikvaj civilizacioj, kaj la amikeco inter la du popoloj havas longan historion. Egiptio estis la unua araba kaj afrika lando, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. De post la starigo de la diplomatiaj rilatoj, la du landoj ĉiam komprenis, respektis, konfidis kaj subtenis unu la alian, kaj la rilatoj sane kaj stabile disvolviĝis. Li diris, ke li atendas profunde interŝanĝi opiniojn kun egipta prezidento al-Sisi kaj aliaj gvidantoj pri la duflankaj rilatoj kaj aliaj demandoj de komunaj interesoj kaj por plani pluan disvolvadon de la dulandaj rilatoj kaj malfermi novan epokon de la ampleksa strategia partnereco.

 

    Egiptio estas la dua stacio de la mezorienta vojaĝo de prezidanto Xi. Poste li faros ŝtatan viziton al Irano.

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments