El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Bondeziro el malproksima lando

| 2016-01-21
Bookmark and Share


Nova paro da geedzoj
 


Geedziĝa ceremonio
 


Video projekciata en la geedziĝa ceremonio
 


La nova paro (dua kaj tria de maldekstre) kaj samideanoj de Yan Penghua en la ceremonio

 

    La 20an de januaro en Baotou de la ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio esperantisto 26-jara s-ro Yan Penghua geedziĝis kun Hu Tingting. Yan, kiu komencis lerni Esperanton en supera mezlernejo antaŭ ok jaroj, aktivas en la ĉina esperantista rondo. Danke al Esperanto li konatiĝis kun kelkaj eksterlandaj amikoj. Dana esperantisto Peter Weide, unu el liaj fremdlandaj esperantistaj amikoj, sendis videon por doni en Esperanto bondeziron al la juna paro. La video estis projekciita en la la geedziĝa ceremonio, kaj kelkaj kolegoj de Yan faris simplan klarigon pri la internacia lingvo al la ĉeestantoj. Kelkaj gastoj ekinteresiĝis pri la lingvo. Tio estas bona ideo por disvastigi nian lingvon!

 

(Wang Wensheng)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments