El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis inaŭgura ceremonio por konstruado de la Ĝakart-Bandunga Fervojo

| 2016-01-22
Bookmark and Share


Indonezia prezidento Joko Widodo (la 4-a de dekstre) kaj ĉina ŝtata konsilano Wang Yong (la 4-a de maldekstre) en la inaŭgura ceremonio por konstruado de la Ĝakart-Bandunga Fervojo

 

    La 21-an de januaro en Valigny de la provinco Okcidenta Java okazis inaŭgura ceremonio por konstruado de la Ĝakart-Bandunga Fervojo por grandrapidaj trajnoj kune konstruota de Ĉinio kaj Indonezio. Tio markis grandan sukceson de la dulanda kunlaboro en fervojo. Tiu fervojo, kun longeco de 150 kilometroj kaj projektita rapideco maksimuma de 350 kilometroj hore, ligos Ĝakarton, ĉefurbo de Indonezio, kaj Bandungon, la kvara plej granda urbo de la lando, kaj estos finkonstruita post tri jaroj. Tiam la tempo por vojaĝi inter la du urboj mallongiĝos de pli ol 3 horoj al nur 40 minutoj.

 

    En la sama tago, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al indonezia prezidento Joko Widodo por gratuli ekkonstruadon de la fervojo.

 

    Indonezio, kiel la plej granda ekonomia ento en Sudorienta Azio, estas grava kunlabora partnero de Ĉinio por realigo de la iniciato "Mara Silka Vojo en la 21-a Jarcento". La konstruado de tiu fervojo havos gravan signifon por ludi serv-garantian rolon de fervojoj en antaŭenpuŝo de la iniciato "La Zono kaj Vojo", profundigi kunlaborojn inter Ĉinio kaj sudorient-aziaj landoj en konstruado de fervojoj kaj realigi interkunigon kaj interkomunikon de transportaj infrastrukturoj inter Ĉinio kaj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments