El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Kangkang", nova talismano de la Amuzvespero de ĈCTV por la Jaro de Simio

| 2016-01-22
Bookmark and Share


"Kangkang", nova talismano de la Amuzvespero de ĈCTV por la Jaro de Simio

 

    La Ĉina Centra Televido (ĈCTV) publikigis la novan talismanon "Kangkang" de la amuzvespero por la ĉina tradicia novjaro, Printempa Festo. "Kangkang" estas la dua talismano en la historio de la Amuzvespero de ĈCTV por la Printempa Festo. La pasintjara talismano "Yangyang" por la Jaro de Ŝafo havas la formon de tiu besto, kiu respondecis alporti ĝojon al la spektantoj. Ĉi-jare "Kangkang" pretas fari tion por la Jaro de Simio.

 


Tridimensia "Kangkang"
 

    Simio, inter la 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara zodiaka ciklo, reprezentas la saĝecon kaj viglecon. Por plene prezenti per la talismano la esencon kaj trajtojn donitajn al simio en la ĉina tradicia kulturo, kaj, por ke la spektantoj akceptu la figuron, ĈCTV petis helpon de Han Meilin, unuaklasa pentristo de Ĉinio kaj unu el la ĉefaj desegnantoj de la talismano de la Pekinaj Olimpikoj.

 

    Han Meilin multflanke konsideris kaj senĉese cerbumis, klopodante por enmeti en sian desegnon la stilon de la amuzvespero. Post kelkdekfojaj provoj, finfine li decidis tiun ĉi desegnaĵon. Antaŭ ĉio "Kangkang" estas aminda, kaj la vigleco de simio estas prezentata per la tradicia ĉina tuĉpentrarto. Ankaŭ la aranĝo de koloroj montras la ĉinan stilon kun okulfrapa aparteco.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments