El Popola Ĉinio>头条新闻>

Amika kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj landoj

| 2016-01-22
Bookmark and Share


La 10an de septembro 2014 en Pekino inaŭguriĝis la Tria Arab-Arta Festivalo kaj la Jaro de Ĉin-Araba Amikeco. Arabaj aktoroj danke salutis la publikon post la prezentado.

 

    Inter la 19a kaj la 23a de januaro ĉina prezidanto Xi Jinping faras ŝtatan viziton al Saud-Arabio, Egiptio kaj Irano. Tio estas la unua grava diplomatia agado de Ĉinio en 2016, kiu markas la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj.

 

    Amikaj interŝanĝoj ekde antikvaj tempoj

 

    Antaŭ 2 000 jaroj la antikva Silka Vojo strikte kunligis Ĉinion kaj arabajn landojn. Antaŭ 600 jaroj ĉina navigisto Zheng He sep-foje vojaĝis al la okcidentaj maroj, kaj kelkfoje atingis la araban regionon. Li estis sendito por disvastigo de amikeco kaj scioj.

 

    Post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj sendependiĝo de arabaj landoj, la amikeco inter ambaŭ flankoj malfermis novan eraon. En majo 1956, Egiptio fariĝis la unua el la arabaj landoj havanta diplomatiajn rilatojn kun nova Ĉinio. Nun ĉiuj 22 arabaj landoj establis la diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

 

    De post kiam Ĉinio kaj Egiptio establis strategian partnerecon en aprilo 1999, Ĉinio starigis aŭ plialtigis duflankan partnerecon de strategia kunlaboro kun Egiptio, Alĝerio kaj aliaj ses arabaj landoj; en junio 2010 Ĉinio kaj la Kunlabora Konsilio por la Arabaj Landoj de la Golfo establis mekanismon de strategia dialogo.

 

    En januaro 2004 la Ĉin-Araba Kunlabora Forumo estis establita. En majo 2010 dum la Kvara Ministeria Konferenco sub la Ĉin-Araba Kunlabora Forumo, Ĉinio kaj arabaj landoj anoncis la starigon de strategia partnereco por ampleksa kunlaboro kaj komuna disvolvado.

 

    Fruktodona ĉin-araba kunlaboro

 

    En la pasintaj 60 jaroj Ĉinio liveris al arabaj landoj 25,4 miliardojn da juanoj kiel ekonomia monsubteno, trejnis pli ol 20 mil da diversaj profesiuloj por ili kaj sendis al ok landoj medicinajn teamojn. Entute 11 arabaj landoj fariĝis turismaj cellokoj de ĉinaj civitanoj, kaj ĉiusemajne estas 183 flugoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj. Ĉiujare 1,02 milionoj da homoj vojaĝas inter Ĉinio kaj arabaj landoj. Sep arabaj landoj estas fondinto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko.

 

    Nun la araba mondo estas la plej granda nafto-liveranto kaj la sepa plej granda komerca partnero de Ĉinio. Raporto pri Ĉin-Arabaj Ekonomiaj kaj Komercaj Rilatoj en 2014, publikigita en septembro 2015, montris, ke en la venontaj dek jaroj la totala kvanto de la ĉin-araba komerco espereble kreskos ĝis 600 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments