El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi urĝas plistriktigi parlamentajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Egiptio

| 2016-01-22
Bookmark and Share

    Vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj Egiptio devas fari parlamentajn interŝanĝojn por pozitive kontribui al la disvolvado de duflankaj rilatoj.

 

 

    Xi diris, kiam li renkontiĝis kun Ali Abdelaal, prezidanto de la nove elektita parlamento de Egiptio, ke la parlamenta elektado signas la glatan politikan transiron en tiu nordafrika lando.

 

    La ĉina prezidanto esprimis sian kredon, ke la egipta popolo realigos longtempan stabilecon kaj prosperon kaj pli multe kontribuos al protekto de paco kaj stabileco de la regiono.

 

    Li diris, ke la du landoj ĉiam respektis kaj apogis unu la alian dum la lastaj 60 jaroj ekde la establo de diplomatiaj rilatoj, kaj Ĉinio ĉiam rigardis kaj antaŭenigis la duflankajn rilatojn el strategia alto. Ĉinio volas fortigi altnivelajn vizitojn, subteni kaj pligrandigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter registaroj, parlamentoj, politikaj partioj kaj civilaj grupoj, kaj profundigi kunlaboron kaj kunordigon en internaciaj aferoj kun Egiptujo.

 

    Abdelaal aklamis la bonajn interŝanĝojn inter la dulandaj parlamentoj. Li diris, ke la egipta parlamento volas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments