El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto proponas rimedojn por mezorienta embaraso

| 2016-01-22
Bookmark and Share

    Vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde proponis rimedojn por restarigi pacon en Mez-Oriento kaj akceli disvolvadon en la araba mondo.

 

 

    Dum sia prelego en la sidejo de la Araba Ligo, Xi priskribis la mezorientan regionon, kiu en la okuloj de multaj homoj estas preskaŭ ekvivalenta al milito kaj tumulto, kiel "landon de abundeco."

 

    La ĉina gvidanto konkludis en sia parolado, ke dialogo kaj disvolvado estas la kernaj faktoroj, kiuj helpas reporti pacon kaj stabilecon al tiu parto de la mondo. Li diris, ke milita forto donas neniun solvon al problemoj, nek nul-suma pensmaniero povas alporti daŭran pacon. Li aldonis, ke por la sukceso de intertraktado oni bezonas montri maksimuman paciencon kaj flekseblecon.

 

    Parolante pri la siria krizo, li diris , ke estos neniu venkinto el konflikto, kaj por pritrakti fokusajn demandojn, la plej urĝa afero estas realigi batalhalton kaj komenci politikan intertraktadon.

 

    Xi ankaŭ opiniis, ke tumulto en Mez-Oriento fontas el la manko de disvolviĝo, dum la fina solvo dependos de disvolvado. Li akcentis, ke nur kiam junuloj vivas riĉan vivon kun digno, espero povas regi en ilia koro. Nur tiam ili libervole malakceptos perforton, ekstremismajn ideologiojn kaj terorismon.

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments