El Popola Ĉinio>头条新闻>

Poŝtelefone retumas 620 milionoj el 688 milionoj da ĉinaj retumantoj

| 2016-01-25
Bookmark and Share

 

    La 22-an de januaro la Ĉina Interreta Informa Centro publikigis la 37-an Raporton pri Statistiko de Interreta Disvolvo en Ĉinio. La raporto montras, ke ĝis decembro 2015 Ĉinio havis 688 milionojn da retumantoj, tiu nombro okupas 50.3% de la ĉina loĝantaro. 90.1% de tiuj retumantoj poŝtelefone retumas. Portebla interreto kreis novan formon de la socia vivo. La agadplano "Interreto Plus" senĉese helpas disvolvon de entreprenoj, kaj la influo de interreto al la tuta socio eniris en novan periodon.

 

    Laŭ la raporto, en 2015 la nombro de retumantoj kreskis je 39.51 milionoj, je 6.1% kaj la kreska procento leviĝis je 1.1% kompare kun tiu en 2014. Poŝtelefono estas ĉefa faktoro de kreskado de retumantoj. Ĝis decembro 2015 la nombro de retumantoj per poŝtelefono atingis 620 milionojn, je 90.1% de la totala nombro de la ĉinaj retumantoj.

 

    La rapida kreskado de retumantoj kaj la postulo de vigla merkato antaŭenpuŝis pli vastan uzadon kaj disvolvon de interreto. En 2015, 110 milionoj da retumantoj lernis per interreto, 152 milionoj da retumantoj rete registris sin por kuracado, 96.64 milionoj da homoj rete alvenigis taksiojn kaj 21.65 milionoj da homoj rete mendis specialajn aŭtojn. Pro siaj favoreco, oportuneco kaj divido, interreto jam enfiltriĝis en la kampon de la publika servo kaj liveris fortan garantion por rapidigi levon de la publik-serva nivelo, efike akceli plibonigon de la popola vivo kaj garantion de la socia harmonio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments