Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

"23-jara" konduktoro-skipo en transportado antaŭ la Printempa Festo 2016

| 2016-01-25
Bookmark and Share

    Laŭ ĉina kutimo, antaŭ la alveno de la Printempa Festo, tradicia novjaro de Ĉinio, oni nepre revenas hejmen por la familia renkontiĝo, ne gravas kiom for oni estas. Por tiu granda migrado de milionoj da homoj, naskiĝis en la lando la konata transportado antaŭ la Printempa Festo.

 


Ĉefkonduktoro de trajno en kontrolado pri sinteno kaj aspekto de la teamanoj

 

    Hu Ruichou kiel ĉefkonduktoro de la kvara konduktoro-skipo de la dua grupo por la grandrapidaj trajnoj inter la urboj Xi'an kaj Baoji, administrata de la Xi'an-a Fervoja Buroo, servas por la 6-a sinsekva fojo al la transportado dum la Printempa Festo. La de ŝi gvidataj teamanoj havas la averaĝan aĝon de 23 jaroj.

 


Dum kontrolado pri pakaĵrako

 

    "Ĉiutage ni kvarfoje veturas kaj reveturas inter la urboj Xi'an kaj Baoji. Tiele, mi jam pasigis senkonscie plurajn jarojn en la vagonaro, ĉijare ni pasigos en la trajno la unuan kaj la duan tagojn dum la feriado por la Printempa Festo de 2016." diris Hu Ruichou.

 


Dum preparado de manĝoj por pasaĝeroj

 

    Findirinte, Hu Ruichou komencis sian gvidadon de pasaĝeroj por la sekvanta vojaĝo. Malantaŭ la ŝajne ordinara laboro oni kompreneble sin dediĉis multe kaj persiste...

 


Hu Ruichou dum inspektado en vagonaro

 

(proponita de Xiao Ke)

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments