Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Kiel AIIB helpos la mondan ekonomion en 2016?

| 2016-01-25
Bookmark and Share

 

    Ekde la jaro 2015, la monda ekonomio daŭre travivas la recesion komenciĝintan en 2007. La tuta situacio ankoraŭ ne boniĝas radikale. Nur en Azio, la ekonomio de Ĉinio kaj tiu de Hindio relative bone fartas, sed ankaŭ en tiuj landoj la rapideco de la kresko lastatempe evidente pli malrapidiĝas ol antaŭe. Tio estas danĝera por la tutmonda ekonomio.

 

 

    Feliĉe, la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) povos doni sian helpon. La banko celas investi monon en infrastruktura konstruado en la aziaj landoj. Per tiu investado oni povos plibonigi la infrastrukturon de la aziaj landoj kaj realigi la ekonomian disvolviĝon de tiuj landoj. En la pasintaj kelkdek jaroj okulfrapis la ekonomia kresko de Azio, precipe de orienta Azio. Sed ĝi havas sian mankon: la infrastrukturo. Laŭ la kalkulo de la Azia Disvolva Banko, 8 mil miliardoj da usonaj dolaroj estos bezonataj por la azia infrastrukturo en la venontaj 5 jaroj. Dume, la nunaj financaj organizoj internaciaj, ekzemple la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko, ne povas kontentigi la bezonon. Ĉinio alvokis por la starigo de AIIB, ĝuste celante respondi al la bezono konstrui la infrastrukturon en Azio. Plibonigo de la lasta fariĝos senĉese funkcianta motoro por la ekonomia kreskado de la aziaj landoj.

 

    "La Zono kaj Vojo" proponita de Ĉinio kunligas diversajn landojn geografie, dum AIIB kontaktigas iliajn monon kaj financan sistemon per komuna investado. Kiel granda lando en la azi-pacifika regiono, Ĉinio jam akiris multajn spertojn dum la kelkdek-jara disvolvado. Cetere la lando havas la povon helpi la tutan regionon prosperiĝi. Kaj tio fariĝos beniga kunago por la propra evoluo de tiu ĉi lando. La celoj de Ĉinio estas paco, stabileco kaj disvolviĝo komunaj al la lando mem kaj al ĝiaj ĉirkaŭaj landoj kaj regionoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments