El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pekina Esperanto-Asocio festis sian 35-jariĝon per Printempfesta Tekunveno

| 2016-01-25
Bookmark and Share


Esperantistoj dum la tekunveno de PEA

 

    La 24-an de januaro en la tetrinkejo Dayi, en la fama strato Nanluoguxiang, okazis la Printempfesta Tekunveno de PEA - la Pekina Esperanto-Asocio (PEA). Ĝi estis la lasta renkontiĝo de PEA antaŭ la Printempa Festo, kiam ĉinoj festas la novjaron.

 


Ĝenerala Sekretario de PEA, s-ro Xiao Huoli

 

    Tiu festa evento ankaŭ markas la 35-jariĝon de PEA, fondita en la 25-a de januaro 1981. Ĝenerala Sekretario de PEA, s-ro Xiao Huoli, parolis pri la planoj de la asocio por la nova jaro. Prezidanto de PEA, s-ro Nan Youli, prezentis la ĉeestantojn kaj diris enkondukajn vortojn por la kunsido. Ankaŭ respondeculino de la elementa lernejo Yongtai rakontis pri esperanto-kurso okazinta en la lernejo.

 


PEA-prezidanto, s-ro Nan Youli

 

    Partoprenis en ĝi pli ol 30 homoj, inkluzive de du eksterlandanoj: unu el Brazilo kaj alia el Sudkoreio. La malvarmo certe instigis multajn homojn resti hejme, dum aliaj devis labori aŭ jam forvojaĝis pro la Printempa Festo, kiam ĉinoj kutimas viziti familianojn. Tamen eĉ tiel preskaŭ ĉiuj seĝoj en la salono estis okupitaj de esperantistoj kiuj babilis en agrabla etoso dum tetrinkado.

 

Fotoj: Zhang Yongle

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments