El Popola Ĉinio>头条新闻>

Chery fariĝis plej granda fremdlanda aŭtokompanio en Irano

| 2016-01-25
Bookmark and Share

 

    La 22an de januaro estis oficiale subskribita la interkonsento pri pligrandigo de industria parko de la ĉina aŭtomobila kompanio Chery en Irano. Chery fariĝis la plej granda fremdlanda aŭtokompanio en Irano, kaj en la venontaj tri jaroj klopodos por atingi la celon de la jara vendo de 100 miloj da veturiloj.

 

    En 2004 Chery komencis kunlaboron kun la irana aŭtokompanio MVM. Ĝi eksportis kompletojn da aŭtaj akcesoraĵoj al Irano. En 2009 Chery kaptis la merkatan ŝancon. Ĝi aĉetis la akci-rajton de MVM kaj fariĝis ĝia plej granda akciulo, kaj tiel ĝi enradikiĝis en la irana merkato.

 

    En Irano Chery havas fabrikon, kiu kapablas produkti ĉiujare 60 milojn da kompletaj veturiloj. Ĝi starigis kompletan reton de vendo kaj servo en ĉefaj urboj de Irano, inkluzive de Tehrano, Mashhad, Esfahan kaj Tabriz. Nun estas pli ol 150 vendaj kaj servaj centroj en la lando. Chery estas la tria plej granda aŭtokompanio en Irano, post la du ŝtataj kompanioj IKCO kaj SAIPA.

 

    Laŭ postulo de la irana merkato, Chery enkondukis modelojn Tiggo 5, Tiggo 3, E5, Fulwin 2 kaj QQ. Konforme al la ŝtata politiko pri "La Zono kaj Vojo", Chery planis pligrandigon de sia industria parko en Irano. Surbaze de la nuna fabriko kun la jara produktkapablo de 60 mil veturiloj, Chery konstruos aŭtomobilan industrian parkon kun la aldonita produktkapablo de dek mil kompletaj veturiloj kaj ĉefaj aŭtokomponantoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments