El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pokapa elspezo de ĉinaj turistoj eksterlande dum la Printempa Festo superos 10 mil juanojn, kelkaj eĉ 300 mil juanojn

| 2016-01-26
Bookmark and Share

    Dum la venonta Printempa Festo, la tradicia ĉina novjaro laŭ la ĉina luna kalendaro, la entuziasmo de ĉinaj turistoj vojaĝi eksterlanden ne estos influita de valuta kurzo. Laŭ donitaĵo el la Internacia Turisma Organizo, Ĉinio daŭre estas la lando kun plejmulto da turistoj eksterlande kaj kies turistoj plej multe elspezas eksterlande. Rilata enketado montras, ke dum la venonta Printempa Festo la pokapa elspezo de ĉinaj turistoj eksterlande superos 10 mil juanojn kaj riĉaj turistoj eĉ elspezos pli ol 300 mil juanojn.

 

    Vojaĝi al Antarkto kontraŭ 300 mil juanoj

 

 

    Dum la venonta Printempa Festo Antarkto fariĝos nova loko, kiu tiklas ĉinajn turistojn. Laŭ informo el la turisma retejo www.ctrip.com, iuj ĉinoj faros 24-tagan vojaĝon al tri insuloj en Antarkto, Argentino kaj Brazilo de la 11-a de februaro ĝis la 5-a de marto, aliaj faros 7-tagan vojaĝon al Dubai kontraŭ pokapa elspezo de 61 990 juanoj.

 

    Furoras pasigo de la novjaro en pasaĝera ŝipo

 

 

    Miksiĝo de la tradicia Printempa Festo kaj la "Okcident-stila" pasaĝera ŝipo fariĝos nova modo de ĉinoj dum la festo. La Raporto pri turisma tendenco de ĉinoj en la Printempa Festo 2016, aperinta en la retejo www.ctrip.com, montras ke por la Printempa Festo vojaĝo per ŝipo estas tre alloga por multaj ĉinoj. La nombro de turistoj, kiuj ŝipe vojaĝos, kreskis je 39.64% kompare kun la sama periodo en 2015. Pli kaj pli multaj turistoj elektos pasigi tiun novjaron en ŝipoj. La cellokoj de la vojaĝo en ŝipoj plej ŝatataj de ĉinoj estas Fukuoka kaj Okinavo de Japanio, Busan kaj Jeju-insulo de Sud-Koreio. Kreskis ankaŭ la nombro de turistoj, kiuj ŝipe vojaĝos al Eŭropo kaj Ameriko. Lastatempe la naviga linio de paŝageraj ŝipoj etendiĝis al Antarkto kaj estas realigebla la deziro de ĉinoj ŝipe vojaĝi al Antarkto por tie pasigi la Printempan Feston.

 

    Estas ankaŭ favora familia vojaĝo ĉirkaŭ urboj

 

 

    Antaŭ la Printempa Festo lernantoj komencis ĝui vintrajn feriojn. Laŭ informoj de tiu turisma retejo, ekde novembro ekviglas vojaĝo al varmfontejoj, kiuj ekde la lastaj tagoj en decembro fariĝis la ĉefaj lokoj por renkontiĝo de amikoj kaj familianoj. Dum la unuaj dek tagoj de januaro la enspezo de turismo al varmfontejoj pli-ol-duoble kreskis kompare al tiu de la sama periodo de la pasinta decembro. Kompare kun aliaj festoj, ĉinoj preferas pasigi la Printempan Feston kun familianoj. Pro tio ĉi-jare la proporcio de vojaĝoj por familia renkontiĝo leviĝis al 98.7% de la tuto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments