El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis pasaĝertransporto por la Printempa Festo

| 2016-01-26
Bookmark and Share

 

    La 24an de januaro komenciĝis la 40-taga periodo de la printempa-festa pasaĝertransporto. La Ministerio de Transporto de Ĉinio prognozis, ke dum la periodo la tutlanda pasaĝertransporta kvanto kalkuliĝos al 2,91 miliardoj da vojaĝantoj, je 3,6% pli multe ol tiuj en la sama periodo de la pasinta jaro.

 

    Raportisto informiĝis el la Ĉina Fervoja Kompanio, ke en la 24a de januaro, la unua tago de la printempa-festa pasaĝertransporto, preskaŭ sep milionoj da pasaĝeroj trajne vojaĝis. En la sekvanta tago la nombro kreskos ĝis 7,28 milionoj.

 

    Laŭ statistiko de la kompanio, en la 24a de januaro 6,937 milionoj da pasaĝeroj veturis trajne, tio estas je 1,164 milionoj aŭ 20,2% pli multe ol tiuj en la sama periodo de la pasinta jaro.

 

    Tiutage la Pekina Fervoja Buroo sendis 736 milojn da pasaĝeroj, je 123 miloj aŭ 20,1% pli multe ol tiuj en la sama periodo de la pasinta jaro; la Ŝanhaja Fervoja Buroo veturigis 1,43 milionojn da pasaĝeroj, je 269 miloj aŭ 23,2% pli multe ol tiuj en la sama periodo de la lasta jaro; en Kantono 1,041 milionoj da pasaĝeroj envagoniĝis, je 147 miloj aŭ 16,5% pli multe ol tiuj en la sama periodo de la pasinta jaro.

 

    Dum la periodo la Pekina Fervoja Buroo funkciigos ankaŭ grandrapidajn vagonarojn inter najbaraj urboj, inkluzive de tiuj inter Pekino kaj Cangzhou, Pekino kaj Qinhuangdao, Pekino kaj Xingtai ktp. Interurbaj trajnoj funkcios ankaŭ inter Pekino kaj Jixian.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments