El Popola Ĉinio>头条新闻>

La brita registaro kunlaboros kun Bill Gates por batali kontraŭ malario

| 2016-01-26
Bookmark and Share


Bill Gates (dokumenta foto)

 

    Laŭ raporto de fremdlanda amaskomunikilo, brita ministro pri financo George Osborne kaj miliardulo Bill Gates anoncis, ke la brita registaro kaj Bill Gates investos 3 miliardojn da pundoj por batali kontraŭ malario, "la plej granda mortiganto en la mondo". Tiu investo estos uzita por monhelpi esploradon pri malario kaj agadojn por malaperigi malarion dum la venontaj kvin jaroj.

 

    George Osborne kaj Bill Gates diris: "Ni kredas, ke havigi al ni mondon sen malario devas estis la ĉefa celo de la tutmonda publika sanpolitiko."

 

    La donitaĵo el la Monda Organizo pri Sano montras, ke en 2015 pro malario mortis 438 mil homoj en la mondo, ili plejparte estis afrikaj infanoj en la aĝo de malpli ol kvin jaroj.

 

    La organizo montris, ke dum la pasintaj 15 jaroj la penado de diversaj landoj en regado de malario akiris rimarkindajn progresojn, tamen la preventado kaj kuracado de malario postulas trapason de du grandaj bariloj: rezisto de moskito al insekticido kaj de plasmodio al substanco el verda artemizio.

 

    George Osborne kaj Bill Gates diris: "Se oni ne lanĉus novan insekticidon ĝis 2020, la stato eble kriziĝos kaj la nombro de mortintoj eble kreskos."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments