El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua senpilota ŝipo de la mondo espereble ekservos en 2020

| 2016-01-27
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail, la unua senpilota ŝipo de la mondo estos fabrikita de Britio. La ŝipo, kun la nomo Mayflower Autonomous Research Ship (MARS), estos finfabrikita post 2.5 jaroj laŭplane kaj poste prov-navigados por unu jaro. En 2020, okaze de la 400-jara datreveno de la unuafoja surteriĝo de la ŝipo Mayflower en Nord-Ameriko, MARS navigos trans Atlantiko por monitori marmedion kaj kolekti donitaĵojn bezonatajn por scienca esplorado pri klimato, maro kaj atmosfero.

 

    La prototipo de MARS estas la ŝipo Mayflower, kiu veturis de la brita haveno Plymouth al Nord-Ameriko. La fabrikado de MARS kun investo de milionoj da pundoj estis proponita de la brita Ĉambro de la Lordoj kaj estos kune plenumota de la ŝipokompanio Msubs sub la brita Plymouth-a Universitato kaj jakto-projektisto Shuttleworth.

 

 

    La ŝipo MARS havos longecon de 32.5 metroj kaj larĝecon de 16.8 metroj. Helpe de vento ĝi povos veturi je 20 nodoj maksimume, kaj de sunenergio -- 12.5 nodoj maksimume.

 

    La plej grava trajto de MARS estos la uzo de renovigebla energio, kiu liveros al la ŝipo sufiĉan movforton por navigado per ventforto, sunenergio kaj aliaj ekspluatataj novaj energifontaj teknologioj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments