El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Tianjin la 5-a Mondpokala Neĝa Poloo de Fortune Heights

| 2016-01-27
Bookmark and Share

    La 26-an de januaro inaŭguriĝis la 5-a Mondpokala Neĝa Poloo de Fortune Heights en la municipo Tianjin en orienta Ĉinio. 6 teamoj estis allogitaj el Argentino, Anglio, Francio, Hongkongo de Ĉinio kaj aliaj lokoj. La konkurso estas ankaŭ la jarkonkurso organizita de la Federacio Internacia de Poloo.

 

    Konkurso inter la teamo el Anglio (blanke vestita) kaj tiu el Ĉilio (ruĝe vestita)

 

    Ĉilia sportisto falis de sia ĉevalo.

 

    Jen la konkurso inter la teamo el Kanado (blanke vestita) kaj tiu el Hongkongo de Ĉinio (ruĝe vestita). Fine la ĉina teamo venkis la kanadan per 12:2.

 

    Neĝa poloo komenciĝis en Svislando. Oni translokis la konkurson de tiu sporto surbaze de poloo sur neĝon aŭ glacion. La vidindeco de tiu sportado kuŝas en tio, ke pro malvasta loko kaj emocia kontraŭeco, ambaŭflanka ludado estas ege atento-altira. Dume, la konkurso postulas altan nivelon de sportistoj pri la regado de ĉevalo kaj la lerteco de pilktrafo.

 

    En la mondo, oni ĉefe ludas poloon sur herbejo sub la plena ĉielo. Sed pli kaj pli multaj konkursoj okazas sur neĝo, ĉe marbordo aŭ en ĉambro, kaj tiaj konkursoj altiras pli da spektantoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments