El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jiangsu, Zhejiang kaj Ŝanhajo efektivigos la politikon de senviza 144-hora transito por vojaĝantoj el 51 landoj

| 2016-01-27
Bookmark and Share

 

    La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aprobis, ke ekde la 30a de januaro elir-eniraj kontrolejoj en Ŝanhajo, elir-eniraj kontrolejoj ĉe flughaveno en Nankino de Jiangsu-provinco kaj tiuj ĉe flughaveno en Hangzhou de Zhejiang-provinco efektivigos la politikon de senviza 144-hora transito por la vojaĝantoj el 51 landoj, inkluzive de Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando kaj Germanio, kiuj havas efikajn dokumentojn de internacia vojaĝo kaj flugbiletojn kun certigitaj sidlokoj al tria lando.

 

    La vojaĝantoj povas resti 144 horojn en unu el la tri lokoj, se ili transitas tra la supre menciitaj elir-eniraj kontrolejoj.

 

    Ekde 2013 Ŝanhajo, Hangzhou kaj Nankino sinsekve praktikis la politikon de senviza 72-hora transito. La nova politiko estas la unua interprovinca transit-politiko en Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments