El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita la blanka libro Preparado de Ĉinio por Nuklea Urĝeco

| 2016-01-27
Bookmark and Share


Hu Kaihong, proparolanto de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diskonigas la blankan libron Preparado de Ĉinio por Nuklea Urĝeco. (Foto de Yang Jia el la Ĉina Internacia Informa Centro)

 

    La 27-an de januaro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la unuan blankan libron pri nukleo Preparado de Ĉinio por Nuklea Urĝeco. Tiu blanka gvidlibro kun sekureca koncepto de la ŝtato kaj la nukle-sekureca koncepto de Ĉinio konsistas el 12 mil ideogramoj kaj estas dividita en 3 partoj: enkonduko, teksto kaj epilogo.

 

    La teksto enhavas 8 ĉapitrojn, kiuj temas pri disvolvo de Ĉinio en nuklea energio kaj baza situacio kaze de nuklea urĝeco, politikoj pri traktado de nuklea urĝeco, konstruado de "Unu projekto kaj tri sistemoj" por trakti nuklean urĝecon, konstruado kaj tenado de la kapablo por trakti nuklean urĝecon, ĉefaj metodoj por trakti nukleajn akcidentojn, manovro por trakti nuklean urĝecon, trejnado kaj publika komunikado, renovigo de scienco kaj teknologio por trakti nuklean urĝecon kaj rilataj internaciaj kunlaboro kaj interŝanĝo.

 

    La blanka libro raportas, ke Ĉinio ĉiam donas al nuklea sekureco la plej gravan rolon kadre de paca uzado de nuklea energio, persistas en ĝenerala ŝtata sekurec-koncepto, iniciatas nukle-sekuran koncepton racian, kunordigan kaj kune antaŭenpuŝan, tenas sin sub la ideo sekure disvolvi kaj akceli disvolvon, kaj ĉiam serĉas la organikan kunfandiĝon de disvolvo kaj sekureco.

 

    Dum la lastaj jaroj Ĉinio akiris grandan progreson en kreado kaj perfektigado de normoj, leĝoj kaj regularoj por trakti nuklean urĝecon, konstruado de sistemoj kaj mekanismoj, baza kapablo, trejnado de talentaj profesiuloj, manovroj, publika komunikado, internaciaj kunlaboro kaj interŝanĝo. Do Ĉinio ne nur liveris firman garantion por sia disvolvo en nuklea afero, sed ankaŭ faris pozitivan kontribuon por starigi justan, malferman, kunlaboran kaj kungajnan internacian urĝeco-sistemon pri nuklea sekureco kaj por akceli dividon de la rezultoj de nukle-energia disvolvo kun la homaro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments