El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino kaj Ŝanhajo starigis loĝantarajn plafonojn

| 2016-01-27
Bookmark and Share

 

    La 22an de januaro urbestro de Pekino Wang Anshun diris, ke la loĝantara plafono de Pekino devas esti regata ĝis malpli ol 23 milionoj en 2020. Post du tagoj urbestro de Ŝanhajo Yang Xiong diris, ke la konstanta loĝantaro de Ŝanhajo estos regata ĝis malpli ol 25 milionoj dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano.

 

    Ma Li, membro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj eksa direktoro de Loĝantara kaj Disvolva Esplorcentro de Ĉinio, diris, ke pro tro rapida enfluo de homoj en Pekinon, Ŝanhajon kaj aliajn grandajn urbojn, la nunaj bazaj publikaj servoj jam ne povas elteni la premon, kio rezultigas la nunan "urbegan malsanon".

 

    Ŝanhajo: restas nur 750 mil ĝis la loĝantara ruĝlinio

 

    Estas rimarkinde, ke Pekino kelkfoje starigis la loĝantaran ruĝlinion, sed ĝi estis fojfoje trarompita. La Ĝenerala Plano de Pekino en 2004 proponis, ke la pekina loĝantaro estos reduktita ĝis malpli ol 18 milionoj en 2020, tamen la nombro atingis 18,6 milionojn en la fino de 2009.

 

    Laŭ freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la pekina registaro, ĝis la fino de 2015 la konstanta loĝantaro de Pekino kalkuliĝis al 21,705 milionoj. La donitaĵoj el la statistika departemento de Ŝanhajo montris, ke ĝis la fino de 2014 la konstanta loĝantaro de Ŝanhajo kalkuliĝis al 24,25 milionoj.

 

    Pekino: industria maldensigo por malpliigo de loĝantaro

 

    Rilate al Pekino, maldensigo de ne-kernaj ĉefurbaj funkcioj kaj kunordiga disvolvado de Pekino, Tianjin kaj Hebei per industria dislokado estas la komuna konsento de fakuloj. Lastatempe multe progresis la afero. Ekzemple 326 polukaŭzaj entreprenoj kaj 150 malaltnivelaj bazaroj retiriĝis el Pekino en 2015.

 

    Ĉi-jare Pekino fermos plu 300 polukaŭzajn entreprenojn; reduktos 330 milojn da loĝantaro en la distriktoj Dongcheng kaj Xicheng; kelkaj ŝoseoj estos konstruitaj por kunligo de la administracia viccentro kun la urbocentro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments