El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina filmo-semajno en Kirgizio

| 2016-01-28
Bookmark and Share


En la inaŭgura ceremonio de la Filmo-semajno de Kirgizio kaj Xinjiang de Ĉinio okazinta la 26-an de januaro

 

    La 26-an de januaro en Biŝkeko, ĉefurbo de Kirgizio, inaŭguriĝis la Filmo-semajno de Kirgizio kaj Xinjiang de Ĉinio. Kvin ĉinaj filmoj inkluzive de Sun Wukong Faras Malordegon en la Ĉiela Palaco el Pilgrimo al la Okcidento, Vera Amo kaj Ĉi Tie Estas Xinjiang, montros atingojn de Ĉinio en filmo-kreado.

 

    Huang Yongjun, vicestro de la propaganda departemento de la partia komitato de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio, diris en la inaŭgura ceremonio de la filmo-semajno, ke Xinjiang kaj Kirgizio estas kunligitaj de komunaj montoj kaj riveroj, havas interkomunikan kulturon kaj amikan kontaktan historion. La prezentotaj filmoj de Ĉinio espereble akcelos konojn de kirgizaj popolanoj pri Ĉinio kaj pri disvolvado kaj ŝanĝoj de Xinjiang.

 

    Muktari Abdebucovic, estro de la Filmo-buroo de la Ministerio de Kulturo, Informo kaj Turismo de Kirgizio, kredas, ke tiu filmo-semajno helpos al lokaj popolanoj koni kulturon de Ĉinio kaj ĝian historion. Li esperas, ke ĉinaj spektantoj havos ŝancon por spekti filmojn de Kirgizio.

 

    Liao Dongmei, ĉinflanka direktoro de la Konfucea Instituto de la Biŝkeka Homscienca Universitato de Kirgizio, unu el la gastigantoj de la filmo-semajno, diris, ke reprezentantoj el filma kaj kultura rondoj de la du landoj espereble atingos kunlaborajn intencojn dum la filmo-semajno.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments