El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: Muroj de amikeco

| 2016-01-28
Bookmark and Share

 
    La 26an de januaro en Zhumadian de Henan-provinco, Ĉinio, aperis kelkaj muroj de amikeco, sur kiuj pendas vestoj. Oni povas pendigi siajn superabundajn vestojn sur la muro kaj bezonantoj povas ilin preni en iu ajn tempo. La muroj pentritaj estis iniciatitaj de kelkaj entreprenoj en Zhumadian.

 

 
    Krom Zhumadian, ankaŭ tri junuloj en Jinhua de Zhejiang-provinco starigis am-muron. Urbanoj povas pendigi siajn vintrovestojn sur la muro, por ke aliaj prenu ilin laŭ bezono. Retanoj en Yiwu kaj Wenzhou diris, ke ili volas fari la samon. Ankaŭ retanoj en Harbino laŭdis la iniciaton kaj volas disvastigi ĝin en sia urbo.

 

 
    La agado aperis unue en Irano. Antaŭe simila muro en Irano ĝuis grandan famon. Kompare kun diversaj barmuroj mondkonataj, tiu ĉi muro alproksimigas homojn: ĉiuj povas pendigi siajn vestojn sur la muro aŭ libere forpreni ilin sub neniu gardo.

 

 
    La iniciato celas doni varmon al senhejmuloj. La iniciatinto estas ne konata, tamen la agado jam disvastiĝas en Irano. Danke al la diskonigo en sociaj retejoj la agado en Irano ricevis multajn donacojn kaj estas imitata en multaj aliaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments