El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusa volontulino por pasaĝertransporto dum la Printempa Festo

| 2016-01-28
Bookmark and Share


Maria (la 1-a de dekstre) en interparolo kun pasaĝero portanta infanon en la fervoja stacio de Huichun la 27-an de januaro
 

    Post ekfunkciigo de la Jilin-Huichun-a Fervojo por grandrapidaj trajnoj en septembro 2015, la urbeto Jilin ĉe la landlimo inter Ĉinio, Rusio kaj la Korea Popol-Demokratia Respubliko unuafoje servas por pasaĝertransporto dum la Printempa Festo. En la fervoja stacio de Huichun videblas orhara kaj bluokula volontulino Maria el Rusio. La 32-jara Maria bone scipovas la ĉinan lingvon. Antaŭ 4 jaroj ŝi venis el Vladivostoko de Rusio al Huichun por labori. Post komenciĝo de la pasaĝertransporto por la Printempa Festo ŝi ekservis kiel volontulino.

 


Maria (meze) konigas al rusaj turistoj sciojn pri turismo en Ĉinio la 27-an de januaro.
 

    Ĉiu-tage Maria en uniformo helpas pasaĝerojn aĉeti kaj preni biletojn kaj kondukas ilin por envagoniĝi. Krom tio ŝi liveras al rusaj turistoj servojn pri lingvo kaj turismo-konsulto. "La funkciigo de la Jilin-Huichun-a Fervojo plifaciligis vojaĝon de rusaj turistoj en Ĉinio," diris Maria, "Tiu fervojo mallongigis vojaĝtempon kaj pliintensigis la amikecon inter Ĉinio kaj Rusio. Mi tre ĝojas pro tio ke mi povas kontribui por ĉina pasaĝertransporto."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments